 Iun
vesperon antaŭ 30 jaroj, 18 kamparanoj faris kun serioza mieno fingran
premsignon sur kontrakton sub malhela kerosena lampo en kabano de
la vilaĝo Xiaogang de Fengyang-gubernio, Anhui-provinco en orienta
Ĉinio. Ili ĵuris, ke malgraŭ ĉiu ajn risko, ili dividos la agron
de la kolektivo kaj laŭkontrakte kulturos ĝin laŭ familio. Nun la
kontrakto estas konservita en la Revolucia Muzeo de Ĉinio kiel iniciato
de la reformado en la ĉina kamparo.
Hodiaŭ en la vilaĝo etendiĝas larĝa ŝoseo, imponas
alta arkaĵo kaj memorhalo. Sur la arkaĵo legiĝas vortoj skribitaj
de prestiĝa sociologo Fei Xiaotong "Vilaĝo Xiaogang de Fengyang".
La memorhalo prezentas la eksterordinaran historion de la vilaĝo.
Memorhalo
La memorhalo fondiĝis en julio 2006. Ĝi estas monumento
de reformado de Ĉinio en la kamparo kaj altiras ĉiutage vizitantojn
en- kaj eksterlandajn. En la halo pendas portretoj de la 18 pioniroj
de la kampara reformado. Bedaŭrinde 4 el ili jam forpasis.
 En
1979, unu jaron post la subskribo de la kontrakto, la grena produktokvanto
de la vilaĝo multiĝis de 18 mil kilogramoj al 66 mil. La jara produktokvanto
de 1979 egalas la totalan produktokvanton de 1966 ĝis 1970. Ankaŭ
en la sekvaj jaroj rapide disvolviĝis la agrikulturo de la vilaĝo.
Guan Youjiang, vicdirektoro de la komitato de la vilaĝo,
konigis, ke la vilaĝo ĉefe okupiĝas pri agrikulturo kaj al ĝi mankas
industrio, kaj tie nun estas nur unu muldila fabriko kun investo
de tri milionoj da juanoj (ĉ.10 juanoj = unu eŭro).
Nun la vilaĝo establis turisman kompanion surbaze de
rearanĝo de entreprena strukturo.
"Disvolvi turismon kun la memorhalo kiel ĉefa
vizitata objekto estas alia trarompo de la vilaĝo. Ĉiaokaze la vilaĝo
estas origino de la kampara reformado de Ĉinio," diris Guan.
Studentoj fikse loĝas tie
Apud forcejoj estas tri junuloj kun memfida rideto
sur la vizaĝo. Ili venis de la Scienc-teknologia Kolegio de Anhui-provinco
kaj fariĝis tieaj vilaĝanoj kun plej alta klereco de la loko. En
varmeta vintra tago, ili rakontas sperton pri fungo-kulturado.
"Unu forcejo havas 450 kvadratajn metrojn kaj
la produktokvanto de unu kvadrata metro estas 8.5 kilogramoj sezone.
Se la temperaturo taŭgas, jam ĉe la komenco de la printempo la rikolto
de fungoj jam povas kovri la investon," diris unu el ili.
En nur malpli ol duonjaro ili ricevis bonan rikolton
en iliaj naŭ laŭkontrakte kulturataj forcejoj de fungo. La produktovaloro
de la unua periodo superis 50 mil juanojn. Ĝis oktobro de la lasta
jaro la tri junuloj gajnis po pli ol 30 mil juanojn.
 En
majo 2006, kiam la tri junuloj venis al la vilaĝo, estroj de la
gubernio venis vidi ilin kaj subvenciis ilin po 6500 juanoj. La
favora politiko plie stimulis ilin: senigi forcejan lupagon de la
unua jaro kaj ili ĉiu povas pruntepreni 45 mil juanojn sen interezo.
Ili tre ĝojis, sed laŭ la vilaĝa regularo ili rajtas ĝui la favoran
politikon kondiĉe, ke ili devas esti vilaĝanoj. Tio signifas, ke
la tri junuloj, kiuj jam fariĝis urbanoj, devis ree registri sin
kiel kamparanoj. Por ili estis malfacile eniri en universitaton
kaj fariĝi urbano. Kompreneble, tion oponis iliaj gepatroj. Sed
la junuloj kun firmeco persvadis ilin kaj fine ili akceptis ilian
decidon. Dank' al progresinta teknologio kaj ilia zorgemo la de
ili kulturitaj fungoj bone kreskas kaj donas riĉan rikolton.
Tio stimulis entuziasmon pri fungo-kulturado en la
vilaĝo. Lokanoj sinsekve starigis 26 fungajn forcejojn kaj multaj
legomvendistoj venis aĉeti fungojn. Venis ankaŭ komercistoj pri
manĝaĵa prilaborado por mendi fungojn. Antaŭ nelonge ili jam subskribis
kontrakton kun iu manĝaĵa fabriko en Nankino, kaj tiu faros la de
ili produktitajn fungojn ladaĵoj kaj vendos ilin eksterlande.
La junuloj estis nomumitaj vicdirektoroj pri teknologio,
kaj en la vilaĝo fondiĝis kooperativo pri manĝeblaj fungoj.
Industrio esperata en la vilaĝo
Dum la lastaj jaroj la vilaĝo ĉiam esperis enkonduki
al si industriojn. Vilaĝestro Yan Deyou diris, ke la vilaĝo jam
planas starigi per miksaj kapitaloj fabrikojn de aŭtopecoj, stanita
kupra drato kaj faruno. "Ni jam subskribis kontraktojn pri
la projektoj," ĝoje diris Yan.
Antaŭ nelonge la vilaĝo subskribis 12 projektojn kun
investo de 920 milionoj da juanoj. Tie oni konstruos bazaron kun
areo de unu hektaro.
Denove sur la vojon de kooperado
"Private terkulturi laŭkontrakte estis spirita
riĉaĵo de la vilaĝo," diris Wang Guocai, ĝenerala sekretario
de la partia komitato de la urbo Chuzhou. En la printempo 2006 la
vilaĝo denove vekis atenton de aliaj. Laŭ la propono de Shen Hao,
ĝenerala sekretario de la partia komitato de la vilaĝo kaj aliaj,
la vilaĝo refoje iris sur la vojon de koopera ekonomio.
 "Ni
gvidas vilaĝanojn kune entrepreni bredadon de porkoj kun agro kiel
akcio," diris Shen. En la vilaĝo reaperis "kooperado"
post 28-jara praktikado de individua terkulturado.
Laŭ la koopera entreprenado, vilaĝanoj laŭvole subskribis
kontrakton kun la kompanio Sannong de Ŝanhajo por fondi dek porko-bredejojn
kun jara produktokvanto de 50 mil porkoj kaj laborigi 60 vilaĝanojn.
La vilaĝo posedas 120 hektarojn da agro. Krom 27 hektaroj
da vinberujo, Shen decidis kulturi bonkvalitan furaĝon kaj legomojn
sur la resta 93 hektaroj da tero. Post diskutado de reprezentantoj
de la vilaĝanoj, la vilaĝo establos en venontaj jaroj asocion de
bredado de reproduktantaj porkoj, kooperativo de posedaĵ-administrado
kaj aliajn kolektivajn organizojn. Oni ankoraŭ planas starigi ok
malsamajn kooperajn societojn kaj administros ilin kiel modernajn
fabrikojn.
|