|    Shenzhen, 
              la unua speciala ekonomia regiono de Ĉinio, disvolviĝis de malgranda 
              urbeto al moderna urbo kun relative evoluinta ekonomio, avantaĝaj 
              cirkonstancoj por investado kaj pitoreskaj pejzaĝoj, post 28-jara 
              praktikado de la politiko de reformado kaj pordo-malfermo.Kiel la unua speciala ekonomia regiono de Ĉinio, fondita laǔ la 
              propono de Deng Xiaoping, Shenzhen estas ĉiam rigardata kiel fenestro 
              de reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio.
    Shenzhen, 
              ĉemara urbo en suda Ĉinio, distancas de Hongkong je 45-minuta aǔtoveturado. 
              Pro la aparta geografia pozicio de Shenzhen, la ĉina registaro sankciis 
              en 1980 konstrui tie specialan ekonomian regionon, kaj ekde tiam 
              komenciĝis mirakla kreskado de la loko. 28 jarojn poste, Shenzhen 
              fariĝis moderna urbo kun certa influo en la internacio.  Dum 
              la 28-jara disvolvado, "Shenzhen-a rapideco" ja fariĝis 
              ofte uzita esprimo. Dum tiu tempo ĝiaj loĝantaro kreskis de 30 mil 
              al 10 milionoj, urba areo -- de 3 al 700 kvadrataj kilometroj kaj 
              malneta produktovaloro -- de 17.9 milionoj da juanoj en 1979 al 
              670 miliardoj da juanoj en 2007, tio ja estas miraklo en la ekonomia 
              historio de la mondo.   Nov- 
              kaj alt-teknika industrio, moderna loĝistiko, financa servo kaj 
              kultura industrio konsistigas la kvar ĉefajn industriojn de la regiono. 
              Kun la pokapa malneta produktovaloro de 10628 usonaj dolaroj en 
              2007, Shenzhen fariĝis la unua urbo sur la ĉeftero de Ĉinio kun 
              la pokapa malneta produktovaloro de pli ol 10 mil usonaj dolaroj. 
              Krome, laǔ la totala valoro de eksporto kaj importo ĝi okupis la 
              unuan lokon inter la grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio en sinsekvaj 
              pli ol 10 jaroj.   Kiel 
              plej frue malfermita urbo de Ĉinio, Shenzhen havas densan internacian 
              etoson. Tie konstante loĝas kaj laboras pli ol 13 mil fremdlandanoj. 
              En 2007 tra la Shenzhen-a haveno en- kaj elĉiniĝis 178 milionoj 
              da pasaĝeroj. 5% da loĝdoma areo en Shenzhen apartenas al homoj 
              el Hongkong, Taiwan, Makao kaj fremdlandanoj.  Kiel 
              la plej juna kaj vigla urbo kun la loĝantoj, kies averaĝa aĝo estas 
              nur 26 jaroj, Shenzhen gastigos la 26-an Mondan Universitatan Sportkunvenon 
              en 2011.
       |