En Ĉinio cirkulas popoldiro “La viroj plenkreskintaj
devas edziĝi, dum la virinoj -- edziniĝi”. En la antikva Ĉinio,
kiam la knaboj atingis certan aĝon, iliaj gepatroj petis svatistinon
viziti la familion de la dezirata knabino, se tiu lasta kapjesis,
ilia edziĝpropono do sukcesis. En la antikveco svatado estis okupo,
post sukceso de la edziĝpropono oni devis pagi certan sumon da mono
al la svatistino.
En la 40-aj kaj 50-aj jaroj de la 20-a jc. en la urboj
oni ekrajtis decidi sian edz(in)iĝon, kio iom post iom furoris ankaŭ
en la kamparo. Kvankam hodiaǔ gejunuloj mem elektas amanton, tamen
en la kamparo parto de junuloj serĉas amanton pere de svatantoj,
kiuj tamen radikale diferencas ol la antaŭaj.
Nun la rolon de svatanto ludas ĉefe parencoj kaj amikoj
de gejunuloj. Anstataŭ akcepti monon ili ĝenerale helpas gefianĉojn
prepari la geedziĝan ceremonion.
En la 21-a jarcento aperis pluraj metodoj de moderna
svatado.
La
unua estas “televidizia svatanto”. Multaj televidaj stacioj havas
tian programeron. Ili petas, ke junuloj prezentu sian talenton kaj
publikigu siajn postulojn al la dezirata knab(in)o. Kuraĝigate de
la gepatroj partoprenis tiun aktivadon fraǔlino Zhang, kiu laboras
kiel kontistino en kompanio kaj tre okupata je laboro. Ŝiaj amikinoj
kaj kunlernantinoj unu post alia havas sian edzon. En la programero
Zhang sin prezentis vigle, aminde kaj serioze. Ŝi diris:“Mi deziras,
ke helpe de la programero mi trovu mian alian duonon kaj plenumu
la deziron de miaj gepatroj.”
La
dua metodo estas “reta svatanto”. Disvolviĝo de interreto donas
al la homoj novan metodon por gefianĉiĝo. Sur interreto troveblas
informoj pri domaĉeto, domluado, interŝanĝo de objektoj, konsultiĝo
de informoj kaj ankaŭ interreta svatado. Lastjare 24-jara Wang venis
de kamparo al Pekino por labori. En sia hejmloko junuloj kun la
aĝo, kia la lia, jam edziĝis, tamen en Pekino pro manko de parencoj
kaj amikoj, li restas fraŭlo hodiaŭ, surrete li pulikigis sian deziron
por trovi sian alian duonon kiel eble plej baldaŭ.
La
tria estas publika renkontiĝo. Intensaj laboro kaj vivo ŝanĝas la
manieron de la homa amikiĝo. Kaj kun nova pensmaniero iuj ne fianĉ(in)iĝis
eĉ en la aĝo de 30 jaroj. Tamen tio maltrankviligas iliajn gepatrojn.
Nesciiginte sian fil(in)on, ili venas al ĝardeno, kie okazas dimanĉe
spontana renkontiĝo. Filo de s-ro Gao, 26-jara, diplomiĝis el komputera
fako de fama universitato kaj laboras en kompanio, kie funkcias
nur malmulte da laborantoj kaj plie ili plejparte estas viroj. Pro
tio li ne havas fianĉinon. Jen s-ro Gao venis al la renkontiĝo por
sia filo.
Svat-agentejo estas la kvara metodo. Ĝi estas registrita
en loka industria-komerca administracio. Oni donas siajn informon
kaj postulojn al la estonta fianĉ(in)o al svat-agentejo, kiu parigas
informojn laŭ kriterioj de registritoj kaj aranĝas interkonon por
ili. Pro tio oni devas pagi por ilia servo.
En
Pekino kaj aliaj grandaj urboj iuj partoprenis klubon de fraŭl(in)oj,
dezirante trovi de tie sian alian duonon.
Ja prave diras la popoldiro: “ĉiu monero havas frontflankon
kaj dorsflankon”, ankaŭ tia svatado havas sian negativecon.
“Mi ne kredas informojn el interreto, kiu estas fikcia,
neniu respondecas pri publikigo de tiuj informoj, same kiel la svata
programero en televidizo.” diris s-ro Xie en la publika renkontiĝo.
Ankaŭ
s-ino Sun dubas pri tio: “Oni pagas al la svat-agentejo, sed ĉu
la informoj estas veraj? Mi preferas partopreni la publikan renkontiĝon.
Oni vid-al-vide babilas, kio utilas al havigi verajn informojn.”
Kun la socia evoluo kaj teknika progreso multiĝas novaj
metodoj de svatado, kiuj kvankam eble portas tian kaj alian problemojn,
tamen tio estas nepra tendenco de la disvolviĝo kaj kredeble aperos
ankaŭ alispecaj svatantoj.
|