Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Je floroj, mi vidis mian hejmon

“Transirinte la monteĝon, oni vidos la montpinton,” montrante al la monto alta ĝis nuboj, Song Shanyu, estro de plotono de la Milita Regiono de Jinan, diris: “La knabino plukinta florojn loĝas sur la montpinta ebenejo.”

Frumatene de la 15-a de junio ni iris serĉi la knabineton, sekvante Song Shanyu .

Ŝi estas 12-jara kaj nomiĝas He Qingrong. Antaŭ la tertremo ŝi loĝis en Baixin-vilaĝo de Fangshi-urbeto en Qingchuan-gubernio. La tertremo disfaligis ŝian domon kaj ŝi kune kun la patro kaj la pli juna frato transloĝiĝis de monttalio al montsupro.

Hejmo sur montsupro

En la 27-a de majo Song Shanyu trovis la knabinon. Tiutage li informiĝis dum savado en la vilaĝo, ke sur montsupro loĝas homoj. Tio surprizis lin. Post 2-hora montgrimpado li kaj liaj kolegoj vidis kabanon el arbaĵoj kaj plasta tuko.

La lito en la kabano estas el arbofolioj kaj la kuirforno ekster la kabano el ŝtonoj. Ĉe la “enirejo” de la kabano staras kelkaj boteloj plenaj de sovaĝaj floroj blankaj, palruĝaj, flavaj...

“Via hejmo fariĝis tia, kial vi ankoraŭ plukis florojn?” demandis Song Shanyu.

La knabino pripensis kaj diris ridete: “Je la floroj, mi vidis mian hejmon.”

Lernejo kun unu lernanto

La patrino de He Qingrong forpasis kaj ŝia patro malsaniĝis je grava reŭmatismo antaŭ 6 jaroj. La tertremo disfaligis ŝian domon kaj la postskuadoj malsupren rulis ŝtonojn de la supro de la monto.

“Ŝia patro moviĝas malfacile. Timante, ke li ne havos tempon por eviti malsupren ruliĝantajn ŝtonojn, ili transloĝiĝis supren de la monto,” diris Song Shanyu.

Song Shanyun kaj liaj kamaradoj starigis por ili tendon kaj alportas al ili manĝaĵojn en ĉiu 2-a tago. Ili starigis ankaŭ tendlernejon por He Qingrong kaj instruis al ŝi lingvon, matematikon, naturon kaj muzikon.
“He estis elstara lernantino en sia klaso,” Song Shanyu diris: “Ŝi diris al ni, ke ŝi tre deziras reveni al sia lernejo.”

Ŝi deziras fariĝi instruistino

Post transiro de la lasta montdeklivo ni vidis du tendojn: la verda estas ŝia “hejmo” kaj la blua -- ŝia “lernejo”. Antaŭ la tendo staras ruĝa flago kun kvin steloj.

Vidinte nekonatojn, la knabino forkuris por boligi akvon. Ĉar ŝia frato estas tro juna, ŝi devas prepari manĝaĵojn, porti akvon kaj lavi vestojn por la familianoj.

En la blua “lernejo” Song korektas hejmtaskon por ŝi.

En sia verko-ekzerco titolita “Mia idealo” ŝi skribis: “Mi deziras fariĝi instruistino ne nur por mi mem, sed ankaŭ por infanoj de la tuta mondo... Mi instruos infanojn en la kamparo.”

En la dua tagdeko de junio plejparto da floroj sur la montpinto velkis. Suprenstreĉiĝante sur la piedpintoj He Qingrong ŝiris kelkajn florojn de sur la arbosupro.
“Ĉu tiu floro havas pikaĵojn?” ni demandis: “Ĉu vi ne timas esti pikita?”
“La floroj kun pikaĵoj estas tre belaj”, ŝi respondis.