| En la pasintaj 30 jaroj Ĉinio 
              praktikis politikon de reformado kaj pordomalfermo. Pro tio ĉina 
              ekonomio rapide disvolviĝis kaj vivnivelo de popolanoj senĉese altiĝis. 
             En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la filmo "Ruĝaj 
              jupoj furoras sur stratoj" estis ŝatata de ĉinaj spektantoj, 
              kaj la ruĝa jupo de la ĉefrolulino de la filmo instigis ĉinajn virinojn 
              atenti kolorojn kaj fasonojn de vestoj.  En la jaro 1986 "Tekstila Ĵurnalo de Ĉinio" 
              publikigis artikolon kun la titolo "Flavaj jupoj furoras en 
              Pekino". Pro tio flavaj jupoj tre rapide aperis en multaj privataj 
              vestostandoj. Tiam en la nokta bazaro ĉe Xidan-strato en Pekino, 
              oni povis vidi vicojn kaj vicojn da pendantaj flavaj jupoj, kiuj 
              estis modo de knabinoj.  En la meza periodo de la 1990-aj jaroj, kiam aperis 
              minijupoj sur stratoj, ili estis riproĉitaj de iuj konservativaj 
              urbanoj kaj vehikloj.  En la 21-a jarcento ĉinaj virinoj pli kaj pli akcentas 
              stilon de vestoj. Samtempe la vestoj kun ĉinaj trajtoj estas vendataj 
              al aliaj landoj.  Nun ĉinaj virinoj estas tre liberaj, malfermaj kaj modaj 
              en vestado. 
               
                |  |  |  |   
                | Foto el la 
                    filmo "Ruĝa jupo furoras sur stratoj". | Fraŭlinoj kun jupoj en 
                    Pekino en 1986. | Pantalono kun malstriktaj 
                    krurumoj furoranta en la 1980-aj jaroj. |   
                |  |  |  |   
                | Striktaj pantalonoj 
                    multe vestitaj en la 1980-aj jaroj. | En la komenca kaj meza 
                    periodoj de la 1980-aj jaroj, ruĝa koloro estis ŝatata de 
                    junulinoj en la vestado. | Minijupoj furoris en la 
                    1990-aj jaroj. |   
                |  |  |  |   
                | Junulinoj 
                    en somero 2005. | Mode vestitaj knabinoj 
                    en 2007. | Junulino kun printempa 
                    vesto en marto 2008.  |          |