Lastatempe sinjorino Anna Kajumulo Tibaijuka, plenuma
direktoro de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homa Setlado,
akceptis mian intervjuon en sia oficejo en la norda antaŭurbo de
Najrobio. Ŝi laŭdis Ĉinion pro ĝia progreso en konstruado de loĝdomoj
post praktikado de reformado kaj pordo-malfermo.
Ekonomia evoluo antaŭenpuŝas la konstruadon
de loĝdomoj
Anna
Kajumulo Tibaijuka diris, ke pro disvolviĝo de ekonomio oni havas
pli grandan esperon pri bonigo de loĝado, kaj la espero povas fariĝi
interna motoro de konstruado de loĝdomoj. En la lastaj jaroj Ĉinio
ŝuldas siajn atingojn en konstruado de loĝdomoj ĉefe al la politiko
pri reformado kaj pordo-malfermo, kiu akcelis disvolviĝon de ekonomio.
Precipe en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, pro ekonomia leviĝo
la ĉina registaro komencis doni atenton al konstruado de loĝdomoj
kaj faris grandan klopodon por bonigi la medion en urboj kaj la
loĝkondiĉojn de malfortaj homgrupoj de la socio.
Laŭ statistikaj dokumentoj publikigitaj en la retejo
de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homa Setlado, de 1990
ĝis nun ĉinaj urboj 14-foje gajnis diversajn premiojn de UN pri
homa setlado. Ĉiujare inter 2001 kaj 2007 almenaŭ unu ĉina urbo
gajnis la plej altan premion de UN -- Honora Premio de Loĝado. En
1999 la ĉina urbo Zhuhai estis honorita de la Centro de UN pri Homa
Setlado per la Premio por la Plej Bonaj Praktikoj en Plibonigo de
Homaj Setlejoj. Ĝi estas la unika ĉina urbo, kiu ricevis tiun ĉi
honoron.
Anna Kajumulo Tibaijuka diris, ke de 2006 ŝi interparolis
respektive kun ĉinaj ŝtataj gvidantoj kaj oficistoj el koncernaj
departementoj. Dum la interparoloj ili senescepte montris tre riĉajn
profesiajn sciojn pri la setlado kaj pozitivan sintenon, kaj esprimis
sinceran deziron partopreni kaj kunagi en diversaj laboroj de la
Programo de UN pri Homa Setlado. Ŝi diris ankaŭ, ke ĉinaj urboj
pli kaj pli aktive kunlaboras kun la programo; ekzemple, novembre
de la kuranta jaro okazis en la ĉina urbo Nankino la 4-a Urba Forumo
sub la Programo de UN, kaj en 2010 Ŝanhajo gastigos la Mondan Ekspozicion.
Komforta loĝado: grava parto de la homa setlado
La 2-a Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homa
Setlado okazinta en Istanbulo en 1996 akceptis Programon de Loĝado.
Tio estas plano de la agado por la tuta mondo. La programo preskribas,
ke diverslandaj registaroj havas la devon liveri sufiĉe da loĝdomoj
al ĉiuj homoj kaj konservi daŭrigeblan disvolviĝon de la urboj.
Anna Kajumulo Tibaijuka diris, ke la Programo de UN
por Homa Setlado disvolvas du kampanjojn en la tuta mondo "Urba
Administrado de la Mondo" kaj "Loĝada Garantio de la Mondo",
kiuj celas redukti malriĉecon en urboj, emfazante egalecon, daŭrigeblan
disvolviĝon kaj socian justecon. Sekureco de loĝado estas la plej
baza postulo de la plenampleksa progreso de la urba vivo kaj ankaŭ
grava parto de loĝrajto. Garantio de loĝado de la popolanoj estas
la plej grava enhavo de la homa setlado.
Ŝi diris, ke la 4-a Urba Forumo en Nankino havis gravan
temon kiel bonigi kondiĉojn de la vivo kaj loĝado de tiuj, kiuj
perdis agron, por eviti grandskalan slumiĝon en rapidiĝanta urbanizo.
Ŝi daŭrigis, ke delonge la ĉina registaro klopodas por praktiki
kaj kompletigi la reformadan sistemon pri loĝado en urboj kaj vilaĝoj;
por solvi la problemon de loĝado de familioj kun malalta aŭ mezgrada
enspezo, la ĉina registaro konstruas loĝdomojn kun malalta lupago
kaj ĉipajn aŭ prez-limigitajn domojn. Tiuj rimedoj sendube konformas
al la spirito de la Programo de UN pri Homa Setlado.
Rekonstruado post la tertremo en Sichuan-provinco
enkorpigas altefikecon de la ĉina registaro en setlado

Antaŭ nelonge sinjorino Anna Kajumulo Tibaijuka vizitis Chengdu,
ĉefurbon de Sichuan-provinco, kaj diskutis kun la loka registaro
pri teknika subteno kaj aranĝado de loĝantoj en la rekonstruado
post la tertremo. Informiĝinte pri tio, ke suferintoj de la tertremo
en tiu ĉi provinco jam estis aranĝitaj en portempaj loĝdomoj, kaj
la permanentaj loĝdomoj estas konstruataj, ŝi diris, ke tio estas
tre mirinda atingo, ke dum nur kelkaj monatoj Ĉinio solvis la problemon
pri portempa loĝado de milionoj da suferintoj; la rekonstruado en
Sichuan-provinco plene enkorpigas altefikecon de la ĉina registaro
en setlado; spertoj de Ĉinio en la batalo kontraŭ katastrofo estas
lernindaj por aliaj landoj, precipe por la evoluantaj.
Ŝi diris, ke ŝia vojaĝo al Sichuan-provinco donis al
ŝi grandan stimulon kaj multajn surprizojn. "Mi estis tre emocia,
vidinte rideton sur la vizaĝo de infanoj en lernejo nove konstruita
post la tertremo." Ŝi havas profundan impreson pri bonega organizado
kaj solidareco de la ĉinaj registaro kaj popolo en la batalo kontraŭ
la katastrofo.
Menciante la Pekinajn Olimpikojn, ŝi diris, ke gastigo
de la Pekinaj Olimpikoj evitende beligis la medion kaj progresigis
la setladon de la urbo. Kompare kun la urbo en 1995, kiam ŝi unuafoje
vizitis Pekinon, la medio de la urbo multe pliboniĝis. Pro disvolviĝo
de la ĉina ekonomio kaj konfirmo de la mondo al Ĉinio pli da internaciaj
aktivadoj okazos en urboj de tiu lando. Ŝi kredas, ke la vojo de
la ĉina setlado estos pli kaj pli ebena.
|