Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Antaŭaj vilaĝoj -- hodiaŭaj parketoj

"Tio estas juglandarbo. Post kelkaj jaroj ĝi donos fruktojn," diris maljunulino Wang Shuzhen al sia nepino.

Wang Shuzhen loĝas en plansetlejo de Pekino kaj ĉiutage kune kun sia nepino vizitas la parketon ĉe la loĝejo. Post rekonstruado kaj verdigo en la pasintaj 2 jaroj, ŝia loĝloko malorda kaj malpura antaŭe jam fariĝis parketo kun multaj arboj.

La antaŭa loĝloko de Wang Shuzhen estis konstruita en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi, kun areo de pli ol 9 mil kvadrataj metroj, estis laborista loĝloko plena de unuetaĝaj domoj. Tie vivis 175 laboristaj familioj. Pro manko de rekonstruado, la domoj fariĝis malnovaj kaj kadukaj, kaj ankaŭ la bazaj instalaĵoj malnoviĝis. Wang Shuzhen diris: "Antaŭe, la lineoj instalitaj de la loĝantoj estis tiel densaj kiel araneaĵo. Tiam estis malfacile marŝi ĉi tie." Post riparado kaj rekonstruado en 2003 la medio ankoraŭ ne pliboniĝis fundamente, ĉar la loĝloko estis malalta ol la vojo, tial en pluvaj tagoj la loko facile pleniĝis de akvo.

Septembre de 2005 oni faris rekonstruon en la loko, kie loĝis Wang Shuzhen, sekve de tio la loĝantoj transloĝiĝis en etaĝdomojn. Post malkonstruo de tiuj unuetaĝaj domoj, la registaro investis 1.5 milionojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro) por konstrui la parketon kun areo de 2.5 mil kvadrataj metroj kaj parkadejon kun areo de 5.5 mil kvadrataj metroj. Do la loko kun verdaj herbejoj kaj zigzagaj vojetoj estas ideala por homoj ripozi kaj fari fizikan ekzercadon.

En la jaro 2005 Pekino rekonstruis 69 tiajn vilaĝojn, en 2006 loĝantoj de 55 similaj vilaĝoj transloĝiĝis kaj ekis rekonstruado de 25 vilaĝoj en la urbo Pekino. En 2007 oni sinsekve finis rekonstruadon de 22 tiaj vilaĝoj kaj ĉe la fino de la kuranta jaro, oni plenumos 171 programojn de rekonstruado de tiaj vilaĝoj.