Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Familiaj kontokajeroj de la patro

de YI PING

Mia patro ŝatas fari notojn pri familiaj elspezoj. En la pasintaj 20 jaroj li plenigis per la registado pli ol 30 kontokajerojn grandajn kaj malgrandajn. En libera tempo li emas foliumi ilin.

De 1980-aj jaroj mia patro registris ĉiujn elspezojn de la familio en kajero. Pro malriĉeco ni tiam estis tre ŝparemaj kaj zorgeme uzis ĉiun moneron. La patro detale notis en kontokajeroj ĉiujn sumojn de la elspezoj, eĉ kvin fen-ojn por toǔfuo kaj du fen-ojn por alumetoj. En tiuj jaroj la familio vivtenis sin per kulturado de kelkaj mu-oj da tero kaj salajro de la patro kiel tagdungito. La averaĝa jara enspezo de la familio estis ĉ. 800 juanoj. Eĉ en 1985, kiam la familio enspezis pli ol mil juanojn, la enspezoj ne sufiĉis por pagi la elspezojn.

Post 1990 la familio laŭkontrakte havigis al si akvejon kun areo de 1.25 hektaroj por bredi fiŝojn. Dank’ tio la jara enspezo de la familio superis dek mil juanojn. Krom malgrandaj sumoj por ĉiutagaj vivbezonaĵoj, en la kontokajeroj ekaparis ankaǔ grandaj elspezoj por aĉeti fiŝidojn, furaĝon, medikamentojn kaj maŝinojn. Krome la patro prunteprenis monon por aĉeti traktoron, per kiu li perlaboris surkampe en la agrikultura sezono kaj faris transportadon por fabriko en la libera tempo. Dank' al tio la jara enspezo de la familio pliiĝis ĉiujare. En 1992 ni konstruis etaĝdomon, elspezinte 40 mil juanojn.

En la lastaj jaroj la ŝtato senigis la agrikulturan imposton. De tio mia patro estis multe stimulita kaj luis pli da lagetoj por bredi salikokojn, krabojn kaj aliajn akvoproduktaĵojn, kiuj estis venditaj al Ŝanhajo, Nankino kaj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj. La familia enspezo senĉese kreskis ĉiujare per 30-40 mil juanoj. Kolora televidilo, VCD-aparato, lavmaŝino kaj motorciklo venis en nian familion unu post alia. En la antaǔlasta jaro la patro aĉetis vilaon kontraǔ 150 mil juanoj en la urbeto, kaj ni ekuzis komputilon kaj aliajn hejmajn aparatojn elektronikajn.

Nun mia patro ne plu registris malgrandajn ĉiutagajn elspezojn, sed nur elspezojn de pli ol mil juanoj. Pro tio, anstataǔ 2-3 kajeroj bezonataj antaǔe por registrado en unu jaro, nun unu jam sufiĉas por tio.

La kontokajeroj de mia patro notas ne nur ŝanĝiĝojn de mia familio, sed ankaǔ tiujn de la tuta socio en la pasintaj pli ol 20 jaroj.