Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Interna Mongolio bridis atakon de sablovento al 16 milionoj da hektaroj da kampo en la pasintaj 30 jaroj

de LI YUNPING

Laŭ statistiko de la Forstokultura Administracio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, en la pasintaj 30 jaroj post praktiko de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo la Interna Mongolio konstruis entute 18 milionojn da hektaroj da ŝirmaj forstoj, kaj unuapaŝe bridis sabloventan atakon al 16 milionoj da hektaroj da tero kaj erozion al 10 milionoj da hektaroj da tero.

Antaŭe la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio grandparte estis kovrita de arbaro kaj stepo. Pro ŝanĝiĝo de klimato kaj detruo de homoj la tiea ekologio multe malboniĝis kaj la tero estis severe eroziita kaj dezertiĝis. La areo de Gobio pligrandiĝis de pli ol 7.3 milionoj da hektaroj en 1960 al pli ol 10 milionoj da hektaroj en 1977.

Novembre de 1978 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio ellaboris planon pri konstruado de kampŝirmaj forstoj en la “tri nordoj”*. Laŭ la aranĝo de la ŝtato la Interna Mongolio komencis grandskalan forstumadon.

Gao Xilin, estro de la Forstokultura Administracio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio diris, ke post penado de 30 jaroj la rapideco, kvalito kaj efiko de la tiea forstuma konstruado evidente altiĝis, kaj la ekologia stato iom post iom pliboniĝis. Bridiĝis sablo-disvastiĝo en Badanjilin, Tenggeli kaj aliaj tri grandaj dezertoj kaj evidente altiĝis kovriteco de arboj kaj herboj en Ke’erqin, Maowusu kaj aliaj tri grandaj dezertoj. Ĝis la fino de 2007 la Interna Mongolio plenumis konstruadon de ŝirmaj forstoj en “tri nordoj” sur 18 milionoj da hektaroj, kaj kovriteco de forstoj leviĝis de 4.7% en 1978 al 11.98%.

Nun la regiona ŝirm-forsta sistemo kun arboj, arbustoj, herboj kaj pajle kadritaj lokoj jam fundamente formiĝis en pluraj lokoj de la Interna Mongolio. Estas efike protektataj 4 milionoj da hektaroj da kampoj kaj pli ol 5 milionoj da hektaroj da paŝtejoj. Oni unuapaŝe haltigis la tendencon de malboniĝo de la ekologio.

---------------------------------------------------------

* Ŝirmaj forstoj en “tri nordoj”: En 1979 Ĉinio decidis konstrui ŝirmajn forstojn en regionoj severe eroziitaj kaj atakitaj de ventego kaj sablo en Nordokcidento, Nordo kaj Nordoriento de Ĉinio. La ŝirmaj forstoj ampleksanta 13 provincojn kaj 551 guberniojn havas longecon de 4480 kilometroj oriente-okcidenten, larĝecon de 560-1460 kilometroj sude-norden, kaj areon de 4069 mil kvadrataj kilometroj.