Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Impreso de George Herber Walker Bush pri Ĉinio

de LI JING*

Parolante pri sia biciklado sur stratoj de Pekino antaŭ 34 jaroj, 84-jara usona eksprezidento George Herber Walker Bush radiis de ĝojo kaj fiero.

"Tiam mi ofte biciklis surstrate kune kun mia edzino Barbara. Jam forpasis multaj jaroj, tamen ĉinoj ankoraŭ rekonis min, kiam mi ĉi-jare vizitis Ĉinion. 'Ah, vi estas tiu, kiu ofte biciklis!' " Antaŭ nelonge li akceptis mian intervjuon en sia oficejo en Houston kaj kun rideto rakontis al mi la paseon.

En 1974 George Herber Walker Bush havis ŝancon servi kiel usona ambasadoro en Britio aŭ Francio. Tio estas plej alloga posteno en la usona registaro. Tamen neatendite li petis iri al Ĉinio kiel la dua direktoro de la usona interliga oficejo en Ĉinio. La rakonto pri lia biciklado en Pekino multe cirkulis siatempe inter ĉinoj, kaj foto de la geedzoj Bush biciklantaj antaŭ Tian'anmen-pordego kelkfoje aperis en gazetoj.

Li diris, ke li venis al Ĉinio pro tio, ke li antaŭvidis gravecon de Ĉinio por la estonteco de Usono kaj por tiu de la mondo. "Mi antaŭvidis leviĝon de Ĉinio. Kaj mi esperas esti parto de la estonteco."

En lia memoro Ĉinio estis griza antaŭ pli ol 30 jaroj. "Tiam Ĉinio estis lando relative ferma. Sur stratoj oni portis senescepte malnovajn grizajn vestojn, kaj ŝajne ili ne volis kontaktiĝi kun fremduloj."

Profundan impreson donis al li alia sceno en Ĉinio: "En la ferioj de la Nacia Festo ĉinoj kutime ekskursis kun siaj familianoj. Oni ofte vidis en parkoj, ke familianoj de 4 generacioj promenis mano-en-mane. El tio mi sciis, ke ĉinoj amas la familion same kiel alilandanoj. Tamen estas ridinde, ke multaj usonanoj tion ne sciis tiam."

Post pli ol 30 jaroj Ĉinio refoje surprizis tiun ĉi usonan eksprezidenton. "Aŭguste mi vizitis Ĉinion kaj spektis konkursojn de la Pekinaj Olimpikoj. Mi vidis, ke la elstaraj laboroj de Ĉinio ricevis laŭdon de diversaj landoj. La grandegaj ŝanĝiĝoj estis neimageblaj en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento."

El siaj 22 vizitoj al Ĉinio li konkludis, ke la plej evidenta ŝanĝiĝo en Ĉinio estas la "malfermiteco". Li diris, ke Ĉinio ne sciis aktive fari duflankajn kontaktojn kun aliaj landoj, kiam ĝi debutis en la Unuiĝintaj Nacioj. Sed nun kiel respondecema membro de la internacia komunumo, Ĉinio ludas tre gravan rolon sur la monda scenejo, kaj pro tio ĝi gajnis respekton de diversaj landoj.

Li konfesis, ke multaj usonanoj ne konis ŝanĝiĝojn de Ĉinio. "Mi opinias, ke Ĉinio fariĝas pli demokratia, kaj ĉinoj havas pli da libereco, tio estas senduba. Sed iuj usonanoj tion ne scias."

Li priskribis ĉinajn gvidantojn, kun kiuj li kontaktiĝis, per la epitetoj "prudenta" kaj "forta", kaj al Deng Xiaoping li esprimis apartan respekton. "Deng Xiaoping ŝanĝis Ĉinion. Li alportis al Ĉinio esperon, faris ĝin malferma lando kaj apartigis ĝin disde la 'unueca modelo'. De li mi lernis multon."

Li diris, ke ŝanĝiĝoj de Ĉinio profitigis ankaŭ Usonon. "Antaŭ pli ol 30 jaroj mi konsciis, ke la estonteco de Usono plejparte havos rektan rilaton kun Ĉinio. Nun ambaŭ landoj scias, kion la bonaj rilatoj inter ili signifas por la mondo."

Rilate novan usonan prezidenton, li diris: "Mi esperas, ke la venonta usona prezidento klare konos gravecon de la rilatoj inter la du landoj same kiel mi kaj la nuna prezidento. Mi esperas, ke la du landoj akceptos unu la alian per malferma sinteno."

-----------------------------------------------------

* Raportisto de la Ĉina Novaĵ-Semajngazeto