Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Guo Fenglian kaj ŝia vilaĝo Dazhai

Dazhai, malgranda montvilaĝo en Xiyang-gubernio de Shanxi-provinco, kuŝas en Taihang-montaro, je 426 kilometroj sudokcidente de Pekino. Ĝi estis prenita kiel standardo en la fronto de la ĉina agrikulturo en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj ankaŭ estas modelo en konstruado de la civilizacioj materia kaj spirita post reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio.

En la jaro 1964, 17-jara Guo Fenglian elektiĝis kiel estro de la "Teamo de Feraj Knabinoj" de la vilaĝo Dazhai kaj laboregis kune kun siaj samvilaĝanoj por elliberigi la hejmlokon el postiĝinteco. Ŝia nomo kun la slogano "Lernu de Dazhai" sonis tra la tuta lando. Dum la sekvantaj pli ol 10 jaroj ŝi, ŝarĝita de pluraj funkcioj, estris la vilaĝon kaj ricevis akcepton de tiamaj ĉinaj ŝtataj gvidantoj. Ŝi fariĝis vaste konata persono en tiu specifa periodo.

En la jaro 1978 Ĉinio ekhavis grandegan ŝanĝiĝon pro reformado kaj pordo-malfermo. La pasinta brilo de la vilaĝo Dazhai iom post iom paliĝis en la historia scenejo, kaj Guo Fenglian estis transpostenigita al alia loko. Ŝi kaj ŝia vilaĝo restis silentaj dum postaj pli ol 10 jaroj.

Subtenate de la loka registaro, 45-jara Guo Fenglian revenis al la vilaĝo Dazhai ĉe la fino de 1991. Ŝi kun la vilaĝanoj sub sia gvido klopodis serĉi vojon al disvolviĝo en la merkata ekonomio tute fremda por ili. La vilaĝo fondis ekonomi-disvolvan kompanion kaj Guo Fenglian servis kiel ĝia prezidanto. Sur tiu ĉi posteno ŝi kuraĝe ekspluatis merkaton por la kompanio, plene montrante sian talenton en tiu flanko. Profitante de la pasinta reputacio de la vilaĝo, ŝi kondukis vilaĝanojn establi entreprenojn, serĉi investajn projektojn kaj disvendi siajn produktaĵojn. Dank’ al tio la totala produktovaloro de la vilaĝo rapide kreskis de 3.27 milionoj da juanoj en la jaro 1992 al 130 milionoj da juanoj en la jaro 2007. Kun rapida reprosperiĝo de la vilaĝo, Guo Fenglian refoje fariĝis fokusa persono de amaskomunikiloj.

Nun ŝi, jam 60-jara, ankoraŭ persistas en sia posteno gvidi la vilaĝanojn al novaj prospereco kaj riĉeco.

Retrorigardante evoluon kaj ŝanĝiĝojn de la vilaĝo en la pasintaj 30 jaroj, Guo Fenglian diris: "En ĉiu ajn tempo valoras la spirito 'sinapogo sur propraj fortoj, kaj penema laboro'." Ĝuste tiu ĉi spirito sukcesigis Dazhai kaj ŝin, kaj daŭre stimulos la vilaĝanojn al pli bela estonteco.

Dazhai hodiaŭ
Kiel reprezentanto de la 14-a Tutlanda Kongreso de KPĈ Guo Fenglian akceptis intervjuon en 1992 en Pekino.
Guo Fenglian (meze) en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento
Guo Fenglian kantas en ceremonio memore al la 30-jariĝo de reformado kaj pordo-malfermo.
Guo Fenglian (la dua de maldekstre) en ĉemizo-fabriko de Dazhai
Guo Fenglian (la dua de dekstre) kun vilaĝaninoj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento
Guo Fenglian rakontis historion de la vilaĝo al vizitantoj en 2008.
Guo Fenglian en stafetado de la torĉo de la Pekinaj Olimpikoj en Taiyuan, ĉefurbo de Shanxi-provinco
Guo Fenglian kaj vizitantoj antaŭ foto de la "Teamo de Feraj Knabinoj" en la memorhalo de la vilaĝo