En la pasintaj 30 jaroj
de ekpraktiko de la politiko de reformado kaj pordo-malfermo rimarkinde
ŝanĝiĝis la vivmanieroj de ĉinoj kaj altiĝis ilia vivnivelo. Post
la taga laboro oni kutimas spekti televidajn programojn. Tamen antaǔ
30 jarojn tio estis nur revo. Se oni havis hejme 9-colan nigra-blankan
televidilon, najbaroj unu post alia iris tien por rigardi programerojn,
elsenditajn de TV-stacio.
Kun ekonomia disvolviĝo multe pliboniĝis la popola
vivo. Meze de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento nigra-blankaj televidiloj
eniris hejmen de ordinaraj ĉinoj kaj en la 90-aj jaroj oni ekĝuis
koloran televidon. En la 21-a jarcento televidilo fariĝis nemankigebla
en la vivo de popolanoj. Nun kolora televidilo troviĝas preskaŭ
en ĉiuj hejmoj, kaj iuj familioj havas du kaj eĉ tri tiajn aparatojn.
Evoluo de televidiloj, de nulo al multo, de la eta
al la granda, de la nigra-blanka al la kolora, de la elektrontuba
al la likv-kristala kaj plasma, atestas ŝanĝiĝojn de la vivo de
ordinaraj ĉinoj kaj disvolviĝon de Ĉinio.
|
|
|
La unua produkto-linio
de koloraj televidiloj (en 1981) |
Aĉetado de altdifina televidilo |
La tuta familio kune ĝuas
televidajn programerojn (en 2008) |
|
|
|
Televidilo (en la 80-aj
jaroj de la 20-a jarcento) |
Televidilo (en la 90-aj
jaroj de la 20-a jarcento) |
Nigra-blanka televidilo,
raraĵo dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento |
|