"Mi estas feliĉa, ke mi propraokule vidis, kiamaniere
Ĉinio suriris la vojon feliĉigan", diris profesoro Chen-Ning
Yang, fama sciencisto kaj honora direktoro de la Centro por Altnivela
Studo en Qinghua-Universitato, kiam mi faris intervjuon al li.
Chen-Ning Yang estas vaste konata en Ĉinio. Diplomitiĝinte
el la Sudokcidenta Unuiĝinta Universitato de Ĉinio meze de la 40-aj
jaroj de la 20-a jarcento, li veturis al Usono por daŭrigi sian
studon. En la jaro 1957 li kune kun Tsung-Dao Lee ricevis Nobel-premion
pri fiziko. Somere de la jaro 1971 li vizitis Ĉinion. Tio estis
la unua vizito farita de fama ĉin-devena usona sciencisto post fondiĝo
de la Ĉina Popola Respubliko. Li ludis pozitivan rolon por la kultura
interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono. Septembre de la jaro 2004 li fiksloĝiĝis
en Qinghua-Universitato por kontribui siajn sciojn al la supera
edukado kaj scienca esplorado de Ĉinio.
Yang diris, ke dank’al la propono kaj decido faritaj
de Deng Xiaoping antaŭ 30 jaroj, Ĉinio rekomencis la eniran ekzamenon
por superaj lernejoj; tio estas rigardata kiel signo de reformado
kaj pordo-malfermo de Ĉinio; tiam en Ĉinio reaperis sociaj moroj:
respekti sciojn, talentulojn kaj instruistojn, kaj dediĉi grandan
atenton sur edukado. Kaj en Ĉinio denove ekregis la koncepto pri
valoro de justeco, kaj la edukado, precipe la supera edukado suriris
iom post iom la vojon de rapida disvolviĝo.
Yang rimarkigis, ke de post ekpraktiko de reformado
kaj pordo-malfermo la ĉina registaro faris grandan penadon por revigligi
la socion pere de reformado. Faktoj pruvis, ke multaj reformadoj
estas fruktodonaj; ekzemple, la ĉina supera edukado okupas laŭskale
la unuan lokon en la mondo kaj estas en la periodo de popularigo,
dum la deviga edukado estas senpaga por ĉiuj lernantoj; ĉio ĉi estas
konsiderinda frukto. Li diris, ke la eduka sistemo de Ĉinio ege
efikas por rapide sin liberigi el malriĉeco kaj klerigi homojn;
ne estas objektive kaj racie, ke iuj obstine opinias, ke ĉio en
la okcidentaj landoj estas pli bona ol tiu en Ĉinio.
Li diris, ke la granda ŝanĝiĝo de la ĉina socio estas
rekonata de la tuta mondo, por tio la universitata edukado faris
sian kontribuon. Ĉu Ĉinio povus esti tia, kia ĝi estas hodiaŭ, se
ĝi ne havus tiel multajn diplomitojn elbakitajn de altlernejaj instruistoj
de kelkaj generacioj, sen reformado kaj disvolviĝo en la pasintaj
30 jaroj? Ne, tute ne! Kompreneble, por la eduka sistemo de Ĉinio
estas bezonataj la reformado kaj perfektigo, ekzemple, oni devas
doni al geniaj studentoj pli da ŝancoj por libera disvolviĝo kaj
por ke ili plene elvolvu sian talenton.
Profesoro Yang estas optimisma pri la estonteco de
Ĉinio. Li konvinkiĝis, ke Ĉinio fariĝos unu el la potencaj landoj
de la mondo en la dua duono de la 21-a jarcento. Lia optimisma sinteno
radikis en la spirito de la ĉina nacio, t.e. sin apogi sur siaj
propraj fortoj, kaj fontis el la mirindaj atingoj de reformado kaj
pordo-malfermo akiritaj en la pasintaj 30 jaroj.
Li diris kun emocio: "Mi naskiĝis en Ĉinio kaj
akceptis ĉi tie la edukadon de elementa lernejo ĝis universitato.
Nun mi revenis al Ĉinio por loĝado. Miaj gepatroj estas ĉinoj kaj
en mia brusto batas la ĉina koro. En la pasintaj jaroj mi spertis
grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio kaj proprokule vidis, kiamaniere Ĉinio
suriris la vojon feliĉigan. La atingoj de Ĉinio estas senprecedencaj!"
|