Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Kvin vojaĝoj de Li Gao en Ĉinio

de WANG XINPING

Li Gao, esploristo pri fiziko, profesoro de la Scienca Fakultato de la Ŝtata Aŭtonoma Universitato de Meksikio, estas meksika specialisto pri atom-molekula fiziko. Li plurfoje vizitis Ĉinion kaj propraokule vidis la grandan progreson de Ĉinio en scienca kaj eduka kampoj kaj precipe en altteknologioj en la 30 jaroj post praktiko de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo.

“De la pasintaj 30 jaroj Ĉinio kontinue marŝas al la celo prosperigi la landon per sciencoj kaj edukado,” diris Li Gao. Li unuafoje venis al Ĉinio en 1973, nelonge post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Meksikio kaj Ĉinio. Li faris raportojn pri fizika disvolviĝo de Meksikio en la Ĉina Akademio de Sciencoj, Pekina Universitato, Qinghua-Universitato, Fudan- Universitato kaj Sun-Jatsen-Universitato.

En la fino de 1978 Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj pordomalfermo. Tio vekis ĉe Li Gao deziron denove viziti Ĉinion. En 1981 li refoje venis al Ĉinio kaj donis lecionojn pri moderna fiziko al ĉinaj studentoj en la Ĉina Scienc-Teknika Universitato. “Tiam Ĉinio malfermis sian pordon kaj ĉinoj komencis iri eksterlanden,” diris Li Gao. Tiam lia anglalingvo-parolanta edzino estis pli bonvena ol li en la universitato, ĉar instruistoj, kiuj planas veturi eksterlanden por labori kaj lerni, multe petis ŝian helpon en lernado de la angla lingvo.

En 1986, kiam Li Gao kaj lia edzino triafoje venis al Ĉinio, granda parto de la instruistoj, kiuj iris studi eksterlande, jam finis la studadon kaj revenis al la universitato. “Eksterlande ili lernis kaj kontaktis plej avangardajn fizikajn rezultojn, tio estas tre grava por ke Ĉinio povu sin vicigi en fronto de la internacia scienco,” diris Li Gao taksante pozitivan influon de reformado kaj pordomalfermo sur scienca kaj eduka kampoj.

En 1995 Li Gao kvarafoje vizitis Ĉinion. Antaŭ tio li informiĝis el artikolo de ĉina erudiciulo publikigita en prestiĝa internacia akademia gazeto, ke Ĉinio akiris grandan progreson en esplorado de partikl-fiziko. Tiuj esploroj liveris pli vastan platformon por lia scienca interŝanĝo en Ĉinio. Dum la restado en Ĉinio li vizitis altenergi-fizikajn laboratoriojn de Qinghua-Universitato, Jilin-a Universitato kaj Shandong-a Universitato, kaj faris interŝanĝon kun tieaj instruistoj kaj studentoj. Per tio li vidis ne nur la progreson de Ĉinio en scienc-teknika kampo, sed ankaŭ vastan vidkampon de junaj ĉinaj scienc-esploristoj.

En 2008 Li Gao trovis en sia kvinafoja vizito al Ĉinio grandegan ŝanĝon de la lando. Kiel sciencisto li tre ĝojis pro pliboniĝo de scienc-esplora kondiĉo de Ĉinio. “Mi vidis en la Ĉina Scienc-Teknika Universitato, ke averaĝe du esplorist-studentoj havas grandan ĉambron, kie ili povas surrete legi plej freŝajn informojn en diversaj internaciaj sciencaj ĵurnaloj kaj konsulti materialojn bezonatajn.” Li Gao trovis ankaŭ, ke Ĉinio havas grandan progreson en utiligo de scienc-esploraj fruktoj. “Ekstere de la domo de laboratorio en Pudong sub la Ĉina Scienc-Teknika Universitato estas ankaŭ ŝildoj de ĉinaj kaj alilandaj kompanioj. Per kunlaboro kun kompanioj ĉinoj turnis sciojn en efektivajn riĉaĵojn. Nun mi komprenas, kial pli kaj pli multaj ĉinaj scienc-esploristoj decidis reveni al sia patrolando post lernado en aliaj landoj, ĉar en Ĉinio estas multaj ŝancoj,” diris la maljuna profesoro.

Parolante pri la sukcesa eksterkajuta irado de ĉina kosmonaŭto, la maljunulo emocie diris: “Mi bone memoras la scenon pri sukcesa lanĉo de la satelito Dongfanghong 1 en 1970. Mi kredas, ke en la baldaŭa estonteco la tuta mondo vidos realiĝon de la sonĝo de Ĉinio pri surluniĝo."

(el Renmin Ribao)

-----------------------------------------------------

Li Gao:

Kun ĉina deveno Li Gao estas sciencisto de Meksikio. En 1959, post diplomitiĝo el la Fizika Fakultato de la Puebla Universitato li laboris en la komitato de la nuklea energio en Meksikio. En 1960 li venis al la Indiana Universitato de Usono por sin perfektigi kaj fariĝis doktoro de teoria nuklea fiziko en 1964 en la aĝo de 25 jaroj. Poste li revenis al Meksikio kaj instruis en la Puebla Universitato. Post 2 jaroj li iris en la Fizikan Instituton de la Ŝtata Aŭtonoma Universitato de Meksikio kaj laboras tie ĝis nun.