Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ŝanĝiĝoj de Huaxi-vilaĝo en la pasintaj 30 jaroj

Antaŭe mankis al Huaxi-vilaĝanoj manĝaĵoj, sed nun ĉiuj familioj de la vilaĝo vivas en vilao kaj havas privatan aŭton. En la pasintaj 30 jaroj de post kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj pordo-malfermo, Huaxi-vilaĝo en la urbo Jiangyin de Jiangsu-provinco persiste iris la vojon de kuna riĉiĝo kaj fariĝis fama "plej riĉa vilaĝo en Ĉinio", gvidate de ĝia estro Wu Renbao.

Origine Huaxi-vilaĝo havis areon de nur 0.96 kvadrata kilometro kaj en 1961 ĝia kolektiva kapitalo estis nur 1764 juanoj (tiam ĉ. 2.5 juanoj = 1 usona dolaro) kaj pokapa jara enspezo 53 juanojn. Dank' al praktiko de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo ĝi multe disvolviĝis kaj en 1988 ĝia jara enspezo atingis 100 milionojn da juanoj (tiam ĉ. 4 juanoj = 1 usona dolaro). De 2001 Huaxi-vilaĝo aneksis 20 najbarajn vilaĝojn kaj ĝiaj loĝantoj eknombris 35 mil kaj la totala areo -- 35 kvadrataj kilometroj. En 2007 Huaxi-vilaĝo enspezis 45 miliardojn da juanoj, la pokapa kapitalo superis milionon da juanoj kaj la meznombra pokapa jara enspezo -- 80 mil juanoj. ( ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).

Nun Huaxi-vilaĝo disvolvas industrion, agrikulturon, komercon kaj turismon samtempe. En la suda parto de la vilaĝo estas industria kvartalo, en la meza -- loĝkvartalo kaj en la norda -- modela kvartalo de scienc-teknologiaj agrikulturo kaj forstokulturo. Huaxi-vilaĝo trovis la vojon al nova socialisma kamparo kun ekonomia prospero, kamparana riĉiĝo kaj socia harmonio.

Unika etaĝdomo de antaŭa Huaxi-vilaĝo
Unusola butiko de la vilaĝo en pasinteco
Sterko-farado el herboj
Antaŭaj loĝdomoj
Laborado ĉe maŝino
En la unua fabriko de la vilaĝo
Rizo-rikoltado
Birdrigardo al Huaxi-vilaĝo
Huaxi-vilaĝo hodiaŭ
Lernejo de Huaxi-vilaĝo (konstruita en 2007)
Vizitantoj en Huaxi-vilaĝo
En infanĝardeno de la vilaĝo (konstruita en 2001)
Lernado apud germana specialisto
En granda kompanio de la vilaĝo
Huaxi-vilaĝo en nokto