30 jarojn post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo
multe leviĝis la ekonomiaj fortoj de Ĉinio kaj pliboniĝis la vivo
de la popolo.
Senĉese
grandiĝas sinteza nacia forto
Nun la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio okupis
la 4-an lokon en la mondo kaj la totala valoro de ekstera komerco
okupis la 3-an lokon. Samtempe multe pliboniĝis la popola vivo.
En 2006 pokapa totala enlanda produkto-valoro atingis 2000 usonajn
dolarojn. La nombro de absolutaj malriĉuloj en la kamparo malmultiĝis
je 200 milionoj.
Vigliĝas
la merkato
Antaŭ 30 jaroj, la prezo de preskaŭ ĉiuj varoj estis
difinita de la registaro. Nun la totala podetala vendovaloro de
la sociaj konsumaĵoj de ŝanĝebla prezo kaj tiu de produktaj rimedoj
atingis respektive 95.6% kaj 91.9%. En la fino de 2006 la financo
de Ĉinio komplete malfermiĝis al la eksterlando. La 11-an de decembro
2001 Ĉinio oficiale aliĝis al la Monda Komerca Organizo kaj de tiam
unuapaŝe formiĝis en Ĉinio la strukturo de malfermado ĉiuflanka.
Nun Ĉinio nombris pli ol 500 mil entreprenojn de ekstera kapitalo,
kaj 690 miliardoj da usonaj dolaroj de ekstera kapitalo estas utiligataj.
 Profunde
ŝanĝiĝas la popola vivo
En la lastaj 30 jaroj la disponebla pokapa enspezo
de la loĝantoj de urboj kaj urbetoj multiĝis de 46 usonaj dolaroj
al 1611 usonaj dolaroj kaj tiu de la kamparanoj multiĝis de 18 usonaj
dolaroj al 491 usonaj dolaroj. Ĝis la fino de junio de 2007 la nombro
de aliĝintoj de la tuta lando al asekuro pri maljuneca vivtenado
kaj tiu de aliĝintoj de urboj kaj urbetoj al asekuro pri kuracado
atingis respektive 193.31 milionojn kaj 169.81 milionojn; la novtipa
koopera kuraca sistemo en la kamparo servas al 685 milionoj da kamparanoj.
 Multe
ŝanĝiĝas konceptoj
La reformado ŝanĝis la konceptojn de la ĉinoj pri konsumado,
enoficiĝo, estetiko, amo kaj edzeco. Ĝi rompis monotonan kaj unuecan
vivmanieron kaj pensmanieron, ke oni povas libere elekti kaj decidi
sian sorton. Reformado de spirita vivo kaj ideologio levis la aktivecon
kaj kreivecon de la popolo por la socialisma konstruado.
|