 48-jara
Hao Fuxia estas reprezentantino de la Tutlanda Popola Kongreso.
Ŝia impreso pri situacio antaŭ 30 jaroj estas nur malriĉeco, sed
nun ŝi uzis la vorton "mondskua" por priskribi la grandan
ŝanĝiĝon okazintan en la pasintaj 30 jaroj. "Reformado ŝanĝis
la sorton de 900 milionoj da kamparanoj, kaj ni elkore dankas la
30-jaran reformadon."
En somero de 1978, Hao Fuxia malsukcesis en enira ekzameno
de universitato kaj revenis hejmen por sin okupi pri terkulturado.
Tiam ŝi kaj ŝiaj 6 gefratoj vivis malfacile.
En la sama jaro oni ekpraktikis la politikon "laŭkontrakta
kulturado de tero de kolektivo laŭ familio" post la 3-a Plena
Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.
Tio ebligis al multaj kamparanoj komenci novan vivon.
En 1982, Hao kaj ŝia edzo pruntis 3000 juanojn (tiam
ĉ. 1.9 juanoj egalas al 1 usona dolaro) por kulturi ginsengojn.
Sed pro manko de sperto ili malsukcesis kaj perdis la prunton, kaj
tio ankaŭ influis rikolton de aliaj agrikulturaĵoj.
Tiam multaj homoj hezitadis en la nova situacio, sed
Hao Fuxia kuraĝe subskribis kontrakton kun loka eksporta kompanio
por kulturi cepon. Ĉi-foje ŝi gajnis 1700 juanojn pro sia scienca
kulturado.
En 1983 Hao Fuxia aĉetis nigra-blankan televidilon,
kaj tiam en la kamparo televidilo estis malofta luksaĵo.
Estas malfacile por antaŭenpuŝi reformadon: De 1982
ĝis 1986, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sinskeve
publikigis dokumentojn por konfirmi ke "laŭkontrakte kulturi
teron de kolektivo" estas ĝusta kaj subtenata, promesis ke
oni povas laŭkontrakte kulturi teron minimume 15 jarojn, nuligis
la regularon pri limigo de komercado, reformis agrikulturan imposton
kaj foj-refoje konfirmis la politikon de kampara reformado.
Tiam Hao Fuxia faris alian aferon kun granda risko
laŭ alies opinio: ŝi luis 14 hektarojn da tero por prove kulturi
rizon.
En 1986 Hao Fuxia fariĝis unu el la plej riĉaj en sia
vilaĝo.
Nun la farmo de Hao Fuxia areas pli ol 66 hektarojn,
kaj tie pli ol 5000 familioj sin okupas pri kulturado kaj prilaborado
de senpolua organika rizo. Pro tio la kamparanoj povas gajni 600-1200
juanojn pli multe sur ĉiu muo da tero, kaj duobliĝis la enspezo
de la kamparanoj (nun ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).
En la kuranta jaro, la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro kune publikigis la dokumenton
por fortigi konstruadon de agrikulturaj bazaj instalaĵoj kaj akceli
disvolviĝon de agrikulturo kaj plimultigon de kamparanaj enspezoj.
Hao diris, ke ĉina reformado komenciĝis de la kamparo,
kaj oni devas zorgi pri la nova situacio kaj solvi novajn problemojn
por antaŭenpuŝi la reformadon de la kamparo kaj agrikulturo, ekzemple,
la kampara financo, konstruado de irigaciaj instalaĵoj, edukado
de la kamparo kaj masiva uzado de agro ktp.
Hao Fuxia, 4-foje sinsekve elektita reprezentanto de
la Tutlanda Popola Kongreso, diris: "Nun pli kaj pli multaj
kamparanoj vivas feliĉe, kaj tion oni ŝuldas al la reformado kaj
pordomalfermo en la pasintaj 30 jaroj. Nun la kamparanoj vivas pli
bone ol antaŭe, kaj ilia enspeza fonto multiĝis. Sed ankoraŭ longan
vojon ni havas por altigi kvaliton de agrikulturo kaj disvolvi agrikulturon
per scienco kaj teknologio."
|