La 28-an kaj 29-an de marto, diplomatoj el 15 landoj
al Ĉinio vizitis Lhasa por surloka enketado pri la serioza perforta
evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an
de marto. Ili rigardis butikojn kaj lernejojn damaĝitajn dum la
evento, vunditajn soldatojn, policanojn, kuracistojn kaj senkulpajn
popolanojn, kunsidis kun diversrondaj personoj de Tibeto, inkluzive
de Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, lamaoj
de la templo Jokhang, reprezentantoj el la religia kaj akademia
kampoj, kaj popolanoj de han-nacio kaj tibetanoj perdintaj havaĵojn
dum la perforta evento.
Post la kunsido, slovena diplomato Bernard Srajner diris,
ke li estas kontenta pri la konigo de Qiangba Puncog, kaj opinias,
ke Qiangba Puncog ne evitis problemojn kaj konigis multajn realajn
faktojn pri la perforta evento, kaj preskaŭ ĉiuj liaj duboj estis
solvitaj. Li propraokule vidis, ke Lhasa estas jam en normala situacio.
 Plejparto
de la diplomatoj diris, ke ili pli multe konis la veran realon kaj
karakteron de la perforta evento, kaj iuj diplomatoj montris komprenon
kaj subtenon al la rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro.
Tio estas unua fojo por diplomata grupo viziti Lhasa
post la perforta evento okazinta en la 14-a de marto. La 15 diplomatoj
venis el Brazilo, Japanio, Kanado, EU, Britio, Germanio, Francio,
Italio, Hispanio, Slovenio, Singapuro, Tanzanio, Aŭstralio, Rusio
kaj Usono.
|