Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Fakto de la perforta evento okazinta en Lhasa la 14-an de marto

La 14-an de marto 2008 okazis en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado. Sur ĉefaj stratoj de Lhasa, bando da krimuloj bruligis pasantajn veturilojn, persekutis pasantajn homojn, atakis vendejojn, telekomunikajn servejojn kaj registarajn instituciojn. Tio kaŭzis gravan damaĝon al la popolaj vivo kaj propraĵo, kaj serioze detruis la lokan socian ordon.

Laŭ statistiko, la krimuloj faris incendion en pli ol 300 lokoj, kie grave damaĝitaj estis 908 butikoj, 7 lernejoj, 120 loĝdomoj kaj 5 hospitaloj; krimuloj detruis 10 financajn servejojn, kaj minimune 20 konstruaĵoj estis ruinigitaj, 84 veturiloj -- forbruligitaj, 18 senkulpaj civitanoj estis mortigitaj de brulo aŭ hakado, 382 -- vunditaj, kaj 58 el ili serioze vunditaj. La rekta perdo atingis 300 milionojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).

Por restarigi la socian ordon kiel eble plej baldaŭ, la partia komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en Tibeto kaj la tibeta registaro organizis policanojn laŭleĝe bati la krimulojn kaj rapide ĉesigis la eventon, kaj per tio defendis la stabilecon de la socio, la ŝtatan leĝon kaj bazajn interesojn de ĉiuj nacioj en Tibeto. Tio estas batalo kontraŭ secesio, por la unuiĝo de la lando kaj solidareco de la nacio.

Laŭ nunaj informoj oni povas vidi, ke tiu ĉi serioza perforta evento estis kovita kaj organizita de Dalai-kliko en komploto kun la enlanda secesia forto.