Aidoso minacas la mondon. En 1985 aperis en Ĉinio la
unua aidosulo kaj nun en Ĉinio oni nombras pli ol 220 mil aidosulojn
kaj infektitojn. La ĉina registaro alte zorgas tion kaj alvokas
la tutan popolon al batalo kontraŭ aidoso.
Pri progreso de batalo kontraŭ aidoso en Ĉinio, Liao
Susu, komitatano de la Specialista Konsultiĝa Komitato sub la Ministerio
de Sano de Ĉinio kaj profesoro de la Pekina Unia Medicina Kolegio,
diris: "La temo de la Monda Aidosa Tago de la kuranta jaro
estas 'Bridi aidoson kaj plenumi promeson', kaj daŭros al 2010.
Tio efektive emfazis ke la internacia socio kaj la registaraj organizoj
eĉ plansetlejo devas bone plenumi tiujn aferojn kiujn ili promesis."
Li
Dun, membro de la Specialista Konsultiĝa Komitato, havas saman opinion:
"Ĝis 2004, la ĉina registaro kaj koncerna internacia organizo
jam investis ĉ. 3 miliardojn da juanoj (ĉ. 300 milionoj da eŭroj)
por preventi kaj kuraci aidoson. Post 2004, la investo fariĝis ĉ.
1 miliardo da juanoj (ĉ. 100 milionoj da eŭroj) po jaro. En septembro
de 2003, Ĉinio donis al la mondo kelkajn promesojn pri preventado
kaj kuracado de aidoso en konferenco de UN. Solida laboro estas
bezonata por plenumi la promesojn.
Kvankam plenumo de tiuj promesoj estas malfacila, sed
pli kaj pli multaj homoj persistas sur sia posteno por bremsi etendiĝon
de aidoso en Ĉinio.
La
promesoj de Ĉinio pri preventado kaj kuracado de aidoso estas:
A. La aidosuloj en la kamparo kaj urbo, kiuj vivas
malfacile, kaj ne ĝuas bazan kuracan asekuron, povas akiri senpagajn
kontraŭvirusajn medikamentojn kaj kontraŭvirusan kuracadon en hospitaloj
difinitaj de lokaj higienaj departementoj.
B. Tiuj, kiuj volas konsulti pri aidoso aŭ peti ekzamenon
de aidoso-viruso, povas akiri senpagan servon en difinitaj kuracaj
institutoj.
C. Gravedulinoj infektitaj je aidoso povas akiri senpagan
servon en konsulto pri sano, antaŭ akuŝo kaj senpagan akuŝigon en
difinita hospitalo, kiu povas ĝustatempe kaj senpage liveri medikamentojn
kontraŭ infekto al infano kaj ekzamenon al infano.
Ĉ. Diversnivelaj lokaj registaroj devas kolekti monon
por doni al la orfoj de aidosuloj psikan konvaleskadon kaj senpagan
edukadon.
D. La ĉina registaro prizorgas la aidosulojn kaj infektitojn
de aidoso, la diversnivelaj registaroj monhelpas la aidosulojn kaj
iliajn familianojn, kiuj vivas malfacile kaj helpas la laborkapablajn
aidosulojn kaj infektitojn de aidoso trovi laboron por pliigi ilian
enspezon.
|