Ĝis la 25-a de marto 280 partoprenantoj de la perforta
evento en Lhasa memvole iris al la polico por konfesi sian krimon.
Multaj el ili estas ordinaraj civitanoj, kiuj ne konas la veron.
Ili faris la krimon pro agitado aŭ devigo de kontraŭleĝuloj.
De la 14-a de marto, la Buroo de Publika Sekureco de
Lhasa ok-foje dissendis publikan ordonon pri aresto de 53 kontraŭleĝuloj,
inter ili kvar memvole sin prezentis al la polico kaj tri estis
kaptitaj.
Ĝis nun la Popola Prokurorejo de Lhasa sankciis areston
de 29 suspektatoj.
|