Garantio al rajto kaj interesoj de la infanoj
hejmrestantaj aŭ migrantaj kun la gepatroj
Delonge
mi dediĉas grandan atenton al edukado kaj sana kreskado de infanoj
en malriĉa landinterno de Ĉinio. La problemo de hejmrestantaj infanoj
fariĝis evidenta en tiu loko dum la pasintaj kelkaj jaroj. Dank’al
rapida disvolviĝo de la socio, pli kaj pli multaj junaj kamparanoj
venas al urboj, tamen plej parto de iliaj infanoj restas hejme en
la kamparo. De tio sekvas, ke al ili mankas atentado, helpado kaj
spirita gvidado de la gepatroj dum ilia ŝlosila kreska periodo.
Depost la dua duono de la 1990-aj jaroj draste leviĝas
la nombro de la infanoj de migrantaj kamparanoj kaj elmontriĝas
la problemo de ili. Tiuj infanoj estis aŭ kunportitaj al aŭ naskitaj
en urbo. Kompare kun plenaĝuloj ili havas malsaman kreskan sperton.
Iliaj sento kaj sperto en urbo decidos ilian estontan vivon.
Pli vastan atenton kaj novan sistemon postulas garantio
al la interesoj de la infanoj hejmrestantaj aŭ migrantaj kun la
gepatroj al urbo por bona edukado. Dum la du sesioj mi prezentis
proponon pri helpado al tiuj infanoj.
Distanco inter riĉeco kaj malriĉeco
En
la nuna ĉina socio kun rapida disvolviĝo, grandnombre malmultiĝis
absolutaj malriĉuloj, tamen pligrandiĝas distanco inter riĉeco kaj
malriĉeco, kio kaŭzas multajn sociajn problemojn, ekzemple, iuj
homoj kun malalta enspezo perdis psikan ekvilibrecon aŭ rapidiĝis
dividiĝo de forta kaj malforta homgrupoj, formiĝis nova malegaleco
en uzado de socialaj materialoj, kaj finfine distingiĝas riĉeco
kaj malriĉeco, t.e. riĉuloj fariĝas pli riĉaj kaj malriĉuloj pli
malriĉaj.
Por ke pli da popolanoj plene ĝuu ekonomian kaj socian
atingojn, la registaro devas fari pli multajn laborojn, ekz. starigi
sistemon por alĝustigi multflankajn interesojn, garantii al la popolanoj
egale ĝui bazajn publikajn servojn, egalan bazan edukadon, publikan
higienon, kuracadon, laborigon kaj aliajn.
Klimata ŝanĝiĝo
Por
bone gastigi la Pekinajn Olimpikojn, koncernaj departementoj prenas
multajn rimedojn por redukti poluadon kaj protekti medion. Pro tio
la klimato en Pekino multe boniĝis, tamen defion alportas kontinue
ŝanĝiĝanta vetero. Komence de la kuranta jaro, suda Ĉinio suferis
katastrofon de neĝo. Pluraj sinsekve varmaj vintroj paligis konscion
kaj kapablon de la popolanoj kontraŭ malvarmo, kaj estis malforta
la kontraŭneĝa reĝimo de lokaj registaroj. Malboniĝo de la naturo
kaŭzas ŝanĝiĝeman veteron. Niaj meteoprognozo, infrastrukturo, vivmaterialo,
kuracilo kaj resursa rezervo alfrontas seriozan provon. La registaro
devas kiel eble plej rapide fari esploron kaj sciencan studon pri
konstante ŝanĝiĝanta vetero kaj ĝia influo.
Templimo de oro
 Pro
interligigo de financoj ĉina kaj internacia, malfermo de ora merkato
estas nepra kaj natura, kaj servas ankaŭ kiel bazo por perfektigi
ŝtatan financon, ĉar la produkto de oro en Ĉinio estas kreskanta,
influas iom post iom la internacian merkaton, vigligas uzadon kaj
vendadon de oro en Ĉinio. Templimo de oro donos bonan kaj racian
kanalon al aĉetantoj kaj produktantoj.
La politiko, ke popolanoj sur la ĉeftero de Ĉinio povas
aĉeti akcion de Hongkong, estis nur direkta politiko en la debuto
post la publikigo, kaj pluraj detaloj kaj reguloj atendas pluan
studadon kaj realigon, precipe oni devas plene konsideri kaj atenti
la eblan forfluon de fremda valuto kaj ĝian efikon al la borso sur
la ĉeftero de Ĉinio. Plie ordinaraj akciuloj devas havi perfektan
kaj kompletan scion pri akcio de Hongkong, eviti blindan investadon,
por ke ili ne perdu. Tio povas esti pozitiva, ke praktikado de la
politiko estas prokrastita pro rapida malkreskado kaj fluktuado
de la akcia merkato lastatempe.
--------------------------------------------------
* Wu Jing-Cheong, ĈPPIK-membro kaj direktoro de la
or-butiko Lee Cheong de Hongkong
|