Lastatempe raportisto vidis en Lhasa, ke la tiea trafiko
estas en bona ordo, plejparto de la butikoj refunkcias, la lernejoj
superaj, mezgradaj kaj elementaj normale donas lecionojn. La socia
ordo de Lhasa jam renormaliĝis fundamente.
La 14-an de marto okazis serioza perforta evento de
batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lhasa, ĉefurbo de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono. Post tio, la lokaj registaro kaj koncernaj departementoj
alprenis retenan sintenon kaj ĉesigis tiun ĉi eventon. De la 17-a
de marto jam normale refunkcias la ĉefaj registaraj institucioj
kaj entreprenoj de Tibeto kaj tiuj de Lhasa.
Dum la evento de la 14-a de marto sinteza instrua domo
de la Dua Mezlernejo de Lhasa estis terure detruita de incendio.
Malgraŭ de tio, la lernejo jam denove komencis siajn kursojn de
la 17-a de marto. , direktoro Deji Zhuoga de la lernejo diris: "Ni
prenas kunvenejon kiel klasĉambron, kaj du klasoj da lernantoj lernas
kune. Kvankam la kondiĉoj estas malfacilaj, tmen la lernantoj povas
kompreni."
Sur stratoj de Lhasa evidente multiĝis veturiloj kaj
pasantoj. Taksiisto Shen Lianhe diris, ke la kompanio postulas,
ke ĉiuj taksioj refunkciu, kaj la ŝoforoj ekveturis frumatene. Iu
pasanto diris, ke antaŭ kelkaj tagoj post la perforta evento li
ne kuraĝis eldomiĝi. Nun ĉio estas denove en bona ordo, kaj oni
eliras el la hejmo por ĝui la sunon varman kaj aeron freŝan.
En la Konstrua Buroo de Lhasa, ĝia vicestro Zhang Guiguo
diris, ke ĉiuj laborantoj, krom tiuj kiuj ĝuas ferion, jam revenis
labori de la 17-a de marto. Iuj jam iris fari enketon por kalkuli
damaĝon de la publikaj instalaĵoj kaj domoj, kaj aliaj reordigas
la bruligitan domon de la buroo.
Ankaŭ la merkato de Lhasa estas denove en normala funkciado.
Laŭ la Tibeta Komerca Buroo, la bazaro de vivbezonaĵoj estis domaĝita
de la perforta evento, sed nun ĉio bone reiras en la bazaro.
Nun normale refunkcias la pasaĝera transportado de fervojo,
civila aviado kaj busoj. Laŭ konigo de Li Hanming, estro de la Lhasa
Fervoja Stacidomo, la Qinghai-Tibeta Fervojo ne suferis de la perforta
evento kaj funkcias normale. Samtempe, ankaŭ la civila aviado funkcias
kiel antaŭe.
|