|
La televizia stacio NTV
de Germanio malĝuste raportis la perfortan eventon pere de
malvera foto, en kiu efektive "nepalaj policanoj arestas
tibetano-protestanton", kaj malvere raportis, ke okazis
"nova perforta evento en Tibeto". |
Multaj germanaj retumantoj faris komenton sur la retejo
de la televizia stacio RTL de Germanio kaj esprimis sian indignon
kontraŭ la malvera raporto de la retejo RTL pri la perforta evento
okazinta en Tibeto de Ĉinio.
Retumanto Franz diris, ke malvera raporto de la retejo
RTL kaj aliaj vehikloj de Germanio estas honto de germanaj vehikloj.
Tiu raporto kontraŭ profesia moralo de raportisto celas fari sensacion.
Kelkaj germanaj vehikloj havas antaŭjuĝon pri Ĉinio, kaj volas krei
publikan opinion por bojkoti la Pekinajn Olimpikoj kaj secesii Tibeton
el Ĉinio per sia propagando.
Retumanto Lagatou skribis, ke multaj germanoj tute
ne scias Ĉinion, ĉar ili ne vizitis Ĉinion nek komprenas la ĉinan
lingvon, kaj ili konas Ĉinion nur pere de distorditaj kaj elektitaj
raportoj de vehikloj.
Retumanto Christian skribis, ke germanaj vehikloj ĉiam
kritikis Ĉinion en la lastaj jaroj, ĉar Ĉinio senĉese progresis
en la pasintaj jaroj, sed kelkaj okcidentaj landoj ne.
Iu germana ĉiĉerono skribis, ke tiuj germanoj, kiuj
havas antaŭjuĝon pri Ĉinio, devas koni ke ekzistas 56 nacioj en
Ĉinio, se ĉiuj nacioj postulas sendependiĝon, kio okazos? Ĉu oni
povas havi pacon?
En la novaĵa rubriko de la retejo RTL, oni publikigis
foton, en kiu 4 policanoj kun bastonoj postkuras paradantojn, aldonante
la tekston "ĉinaj policanoj subpremas protestantojn en Tibeto".
En la 23-a de marto la retejo konfesis la malĝustan klarigon por
tiu foto en sia anonco kaj diris, ke tiu foto montras fakte 4 nepalajn
policanojn dispelantajn paradantojn en Katmanduo.
Lastatempe ĉinaj vehikloj raportis la fakton de la
perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado en la
14-a de marto en Tibeto, kaj iuj germanaj vehikloj komencis ekzameni
la verecon de la raporto. Krom RTL, ankaŭ la novaĵ-kanalo de germana
televizia stacio konfesis sian malveran raporton.
|