Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Perforto malobservas la Olimpikan spiriton

Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), kiu ĉeestis la Ĝeneralan Asembleon de la Asocio de Naciaj Olimpikaj Komitatoj, diris, ke oni "ne zorgu" pri la malharmonia voĉo por bojkoto al la Pekinaj Olimpikoj.

Dum la torĉa stafetado okazinta en Londono la 6-an de aprilo de la loka tempo malmultaj porpledantoj de "sendependigo de Tibeto", kiuj intencis malhelpi la stafetadon de la Olimpika torĉo, estis kaptitaj de britaj policanoj. Rogge diris, ke "la torĉo fariĝis atakita objekto. IOK alte atentas la aferon".

"Ĉiuj perfortoj malobservas la stafetadon de la Olimpika torĉo kaj valoron de la Olimpiaj ludoj. Ni devas unuiĝi je la nomo de la Olimpikoj kaj venki ĉiajn malfacilojn," diris Rogge. "Nia respondeco estas krei la plej bonajn kondiĉojn por sportistoj, kiuj partoprenas la Olimpikajn ludojn. Ili meritas tion kaj la tuta mondo deziras tion. Unuiĝi je la nomo de la Olimpikoj portas la koncepton."