Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris dum renkontiĝo kun
Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK),
en Pekino, ke IOK kaj Rogge faris gravan kontribuon al la Olimpikaj
Ludoj, al interkompreno kaj amikeco inter landoj kaj popoloj. Li
dankis ilin pro ilia subteno al la Pekinaj Olimpikoj.
Wen diris, ke gastigi la Olimpikojn estas soleno tutmonda.
La Olimpika torĉo, simbolo de paco, amikeco, progreso kaj lumo,
estas transportata tutmonde. Oni kredas, ke la Olimpika torĉo apartenanta
al la tuta homaro ne estingiĝos.
La ĉinaj registaro kaj popolo strebas, laŭ la Olimpika
spirito, por bone prepari la ludojn kaj intensigi internacian kunlaboron
kun la celo fari la sportan solenon aparta kaj altnivela kaj plenumi
sian promeson al la tuta mondo.
Rogge diris, ke IOK alte taksas la abundan kaj efikan
preparadon de Ĉinio por la Olimpikoj. Estas prava rajtigi Ĉinion
gastigi la Olimpikojn. IOK subtenos Ĉinion kiel antaŭe por bone
gastigi la Olimpikojn. Rogge esperas, ke la stafetado de la Olimpika
torĉo glate iros, kaj kredas ke la ĉina registaro havas kapablon
por konvene trakti la problemojn.
|