La
registaro intensigas rimedojn por preventado
Sinjoro S, 52-jara, aidosulo de 10 jaroj, nun estas
kuracata en sia hejmloko en Henan-provinco en meza Ĉinio.
Pri sia malsano, li diris malĝoje: "Por vivteni
miajn gepatrojn, la du infanojn kaj ankaŭ mian plej junan fraton
studantan en universitato, mi iris al urbo por labori. Tio estis
tre laciga sed mi enspezis malmulte. Mia edzino domaĝis min kaj
ŝtele vendis sangon en kontraŭleĝa sango-kolektejo en 1997. Malfeliĉe
ŝi estis infektita de aidoso, kaj infektis min."
 70%
de la infektitoj de aidoso en Ĉinio vivas en la kamparo. Mankas
al la kamparanoj kaj vaglaboruloj kanaloj por akiri preventan scion
de aidoso. Krome, la maniero kaj enhavo de konigado pri aidoso estis
ne kontentigaj. En la lastaj jaroj, la situacio estis ŝanĝita. En
la 29-a de oktobro, 2007, oni organizis grandan aktivadon "Ruĝa
Rubando" en Pekino por konigi scion pri aidoso al kamparano-laboristoj
kaj vendistoj de legomo.
La
Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio jam prenis konigon de scioj de
preventado kaj kuracado de aidoso kiel gravan parton de trejnado
de kamparano-laboristoj. Kaj oni uzis manieron facile akceptiteblan
de la kamparanoj por konstrui efikan sistemon de amasa preventado
kaj superrego de aidoso.
En la pasinta jaro oni faris diskonigadon de scio pri
prevento de aidoso al la kamparano-konstruistoj de sportejoj por
la Pekinaj Olimpikoj. La diskonigado estis kune plenumita de la
Fondaĵo por Prevento de Aidoso kaj Veneraj Malsanoj de Ĉinio, Laborkomitato
por Prevento kaj Kuraco de Aidoso de Pekino kaj la Monda Banko.
Nun la aktivado "Ruĝa Rubando" estis disvastigata de la
konstruejoj por la Pekinaj Olimpikoj al la kamparanoj.
|