Raportante la perfortan eventon de batado, detruado,
rabado kaj bruligado okazintan en la 14-a de marto en Lhasa, iu
fremdlanda retejo distordis la fakton. Pere de la foto, en kiu efektive
“policanoj savas homon batatan”, la retejo malvere raportis, ke
“ĉinaj policanoj kaptas tibetanon”. La 31-an de marto 14-jara Luo
Jie, “kaptata” homo en la foto, diris al ĵurnalisto, ke li devas
klarigi la aferon.
Luo Jie diris: “Miaj gepatroj kaj mi venis de la urbo
Zigong de Sichuan-provinco al Lhasa en 2004. Ni loĝas apud la templo
Ramoche. Mia patro mastras gazetbudon kaj nia vivo estas trankvila.
“Posttagmeze de la 14-a de marto mi bicikle venis al
la strato Ramoche-templo portante mian hundeton, kaj tie mi vidis,
ke iuj homoj estas detruantaj butikojn. Mi estis terurita kaj tuj
biciklis al la hejmo. Subite mia kapo estis trafita de ŝtono, kaj
venis al mi kelkaj junuloj, min tiris de sur la biciklo kaj batis
per ŝtonoj, bastonoj kaj pugnoj. Mi intencis forkuri, sed ne povis.
Ili min premis sur la teron kaj senĉese batis. Kiam mi preskaŭ perdis
la konscion, mi sentis min kuri subapogate de aliaj homoj. Mi malfacile
malfermis miajn okulojn nebulitajn de sango kaj vidis, ke kelkaj
policanoj portas min forkuri. Suferante de atako de ŝtonoj ili senĉese
kuris ĝis ŝovi min en ambulancon. En hospitalo mi vidis mian patron.
Ĝis tiam mi sentis min sekura.”
Kiam Luo Jie malfermas la buŝon oni povas vidi lian
duonan incizivon vunditan. Lia patro diris: “Post kuracado la sanstato
de mia filo iom post iom boniĝis, kaj ni iom post iom trankviliĝis.
Antaŭ kelkaj tagoj konatoj kaj parencoj diris al ni, ke ili vidis
mian filon en televido kaj ĵurnalo. Mi tuj serĉis rilatajn raportojn
por fari konstaton. Indignige estas, ke iuj eksterlandaj vehiklo
kaj retejo malvere raportis, ke ĉinaj policanoj kaptis tibetanon.
Mi devas diri la veron de la afero al la publiko.”
|