|    Lastatempe Raidi, vicprezidanto de la Konstanta Komitato 
              de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj honora estro de Konsultiĝa 
              Komitato de Tibeta Disvolviĝo, diris en la 1-a Konferenco de la 
              2-a Konsultiĝa Komitato de Tibeta Disvolviĝo, ke nun la situacio 
              de Lhasa estas ĝenerale stabila, kaj la socia ordo jam renormaliĝis. 
              Normale funkcias la Lhasaj registaraj institucioj, lernejoj, butikoj 
              kaj fabrikoj.  Raidi emfazis: "Disvolviĝo de Tibeto en ĉiu ajn 
              tempo devas esti bazita sur stabileco. Sen stabileco ne estas disvolviĝo, 
              nek la feliĉa vivo kaj bela estonteco de la tieaj popolanoj. Subfosado 
              al disvolviĝo kaj stabileco de Tibeto estas netolerebla."  Parolante pri la serioza perforta evento de batado, 
              detruado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an de marto, Raidi 
              esprimis sian bedaŭron. Li diris, ke en tiu perforta afero, la krimuloj 
              mortigis kaj vundis senkulpajn popolanojn, detruis veturilojn kaj 
              publikajn instalaĵojn, bruligis domojn, butikojn kaj lernejojn. 
              Tio serioze detruis la normalan socian ordon kaj alportis grandegan 
              damaĝon al la vivo kaj proprietaĵoj de la popolanoj.  Raidi diris: "La loka registaro kaj koncernaj 
              departementoj alprenis retenan sintenon kaj estingis tiun eventon 
              laŭ konstitucio kaj leĝo, defendante la interesojn de la tibeta 
              popolo. Mi volus demandi, ĉu ekzistas iu lando aŭ iu registaro, 
              kiu povus toleri perfortan eventon similan al tiu en Lhasa? Kiu 
              povus ignori la vivon kaj proprietaĵon de sia popolo kaj apudstari 
              antaŭ la krimuloj subfosantaj la socian ordon harmonian kaj stabilan?" 
             Parolante pri la disvolviĝo de Tibeto, Raidi montris, 
              ke en la pasintaj 20 jaroj, dank' al la ĝusta gvidado de la Centra 
              Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (CKKPĈ) kaj la subteno 
              de la tutlanda popolo, Tibeto nun estas en la plej bona periodo 
              de disvolviĝo kaj stabileco en la historio. En la pasintaj 20 jaroj 
              Tibeto konis plej rapidan disvolviĝon, plej grandan ŝanĝiĝon kaj 
              la tibeta popolo ricevis plej multan utilon. Nun Tibeto multflanke 
              prosperas, kaj tiu situacio estis akirita post granda penado.  Raidi kredas, ke sub la ĝusta gvidado de CKKPĈ kaj 
              subtenado de la tutlanda popolo, la kompartia komitato kaj registaro 
              de Tibeto certe povas gvidi la tibetan popolon por konservi la stabilecon 
              de la tibeta socio, la leĝan ordon kaj la bazajn interesojn de la 
              tibeta popolo. Li diris: "Mi havas plenan fidon pri tio."         |