 En
regula gazetara konferenco okazinta en la 22-a de aprilo en Pekino,
proparolantino Jiang Yu de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio
diris, ke Ĉinio postulas Usonon, ke ĝi respektu la fakton kaj ĉesigu
siajn subtenon kaj stimulon al Dalai-kliko en ĝia agado celanta
dispartigi Ĉinion, por eviti damaĝon al la rilatoj inter Ĉinio kaj
Usono kaj al la propra figuro de Usono.
Iu raportisto demandis, ke laŭ informo, la 21-an de
aprilo, usona ŝtata vic-sekretario J. Dobriansky intervidiĝis kun
Dalai-lamao kaj aperigis sian artikolon en la ĵurnalo Vaŝingtona
Poŝto dirante, ke "tibeta evento" spegulas "subpremon"
de la ĉina registaro al religio kaj kulturo de Tibeto, ke interparolo
kun Dalai-lamao estas la plej bona kanalo por solvi la maltrankvilon
de tibetanoj. Kio estas la opinio de Ĉinio pri tio?
Jiang Yu diris, ke spite la firman oponon de la ĉina
registaro, oficisto de usona ŝtata departemento insiste intervidiĝis
kun Dalai-lamao, kaj klaĉis pri tibetaj aferoj, kiuj apartenas al
internaj aferoj de Ĉinio. Tio serioze malobservis la bazan principon
de internaciaj rilatoj, intervenis en internajn aferojn de Ĉinio,
kaj estas ekstreme erara kaj senrespondeca konduto. Ĉinio elmetis
al Usono severan traktadon pri tio.
Jiang Yu diris, ke la furioza perforta evento okazinta
en Lhasa la 14-an de marto estis zorgeme kovita de Dalai-kliko en
konspiro kun en- kaj eksterlandaj secesiaj fortoj, kiuj intencas
secesii Tibeton. Ia ajn ekskuzo ne povas ŝirmi la fakton. La menciita
oficisto de Usono ne kondamnis la perfortan aktivadon, sed senkulpigis
la krimulojn, kaj direktis sian lancon al la ĉina registaro kaj
ĉina popolo, do kion li intencas?
|