Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ŝanĝiĝo de vendejo en mia hejmvilaĝo

de LI JIANHUA

Mi naskiĝis en la jaro 1981 en la kamparo de norda Ĉinio. En tiu jaro, oni reformis la manieron de uzado de la kolektiva tero: ĉiuj familianoj laŭkontrakte kulturis teron de la vilaĝo, kaj rilate la rikoltaĵojn, krom la parto donita al la ŝtato kiel imposto, la resta apartenas al la kulturantoj. De tiam iom post iom pliboniĝas nia vivo.

Mi aŭdis de miaj familianoj pri la vivo de la vilaĝanoj antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj: post matenmanĝo, la kamparanoj iris en la kampojn por labori je la sonorado de la sonorilo ĉe la enirejo de la vilaĝo; tagmeze ĉiuj tagmanĝis en la kolektiva manĝejo de la vilaĝo; vespere ĉiuj iris hejmen je la sonorado de la sonorilo.

Tiam estis malgranda vendejo en la vilaĝo, en kiu oni nur povis aĉeti ĉiutagajn necesaĵojn kaj manĝaĵojn. Mia onklo estis ĝia respondeculo, sed efektive li estis nur vendisto, ĉar alia persono respondecis pri replenigo de la stoko.

La areo de la vendejo estis nur 7-8 kvadrataj metroj. Tiam nia vilaĝo ankoraŭ ne estis elektrigita kaj nokte la onklo devis lumigi kerosenan lampon, sur la lampo estas vitra ŝirmilo.

Menciante la kerosenan lampon, mi tuj rememoras la scenon en mia infaneco: nokte mia patrino lumigis la lampon kaj rakontis historion por mi kaj mia pli juna frato. La meĉo de la lampo estis tiel granda kiel sojfabo kaj la lumo estis tre malforta, kaj tiam unu el miaj deziroj estis havi vitran ŝirmilon por la lampo. En la malgranda vendejo de mia onklo la komercaĵoj estas malmultaj, kaj la ĉefaj komercaĵoj estas ĉiutagaj bezonaĵoj, ekzemple alumeto, bruna sukero, tabako, drinkaĵo ktp. La sojo, vinagro kaj loza drinkaĵo estis tenataj en grandaj urnoj starantaj sur la tero. La vilaĝanoj devis kunporti malplenan botelon por aĉeti sojon aŭ vinagron, kaj oni malofte aĉetis drinkaĵon."

Kiam mi estis infano, Ĉinio jam praktikis reformadon kaj pordomalfermon, kaj tiam la malgranda vendejo ne plu dependis de la vilaĝo, sed estis mastrata de alia vilaĝano.

Tiam, mi ofte petis mian patrinon aĉeti bombonon kun prezo de 1 cendo. Ĉar mi kaj mia patrino ofte aĉetis bombonon en la vendejo, do mi klare memoras ĝin: tuj en la pordo estis vendotablo, pli alta ol mia staturo, kaj malantaŭ la vendotablo estas bretaro kun diversaj ĉiutagaj bezonaĵoj kaj skribilaro. Kaj tiam sojo, vinagro kaj drinkaĵo estis vendataj pakite. Inter la vendotablo kaj la bretaro estis mallarĝa pasejo, kaj oni jam anstataŭigis kerosenan lampon per vakskandelo. Sur la vendotablo estas bombonoj, tiam la bombonoj estas envolvitaj en papero. Kvankam tiu malgranda vendejo havis ne abundon da komercaĵon, sed ĝi jam povis kontentigi la minimuman bezonon de la vilaĝanoj.

Pli ol 20 jaroj jam pasis kaj la vivo de la vilaĝanoj fariĝis pli kaj pli bona, kaj la malgranda vendejo ne povas kontentigi la bezonon de la vilaĝanoj.

Antaŭ la Printempa Festo de 2007, mi revenis hejmen por viziti miajn gepatrojn. En la urbeto, mi renkontiĝis kun la mastro de la malgranda vendejo, kiu nun jam havas memservejon en la urbeto. La memservejo estas multe pli granda ol la malgranda vendejo, kaj la specoj de la komercaĵoj superis pli ol mil. La varoj estis klasifikitaj kaj metitaj en diversaj partoj, ekzemple tiuj de ĉiutagaĵaj necesaĵoj, de kosmetikaĵoj, de kukoj kaj de trinkaĵo-drinkaĵoj.

La mastro de tiu memservejo diris: "Nun la vilaĝanoj povas trovi ĉiujn siajn bezonaĵojn en mia memservejo. Krome, mi ne bezonas mem replenigi la stokon, ĉar la ofertantoj de la fabrikoj regule sendas al mi varojn. Se speco de varoj estas elĉerpita, oni tuj sendas al mi se mi telefonas al ili."

Tamen la mastro ne estas senzorga pro la konkurenco de pluraj komercaĵoj en la urbeto. Nun, estas 4 memservejoj kun la sama skalo en tiu urbeto, kaj mastroj de ĉiuj memservejoj volas grandigi sian porcion sur la merkato.

"Nun 8 parencoj laboras por mi en mia memservejo. Mi sola tute ne povos zorgi la vendejon. Sole telefonado jam komplete okupas min." Je lia diro sonis lia poŝtelefono. En lia respondo, mi sciis, ke la mastro de malgranda vendejo de iu vilaĝo petas lin sendi varojn al lia vendejo posttagmeze.

"Por grandigi sian porcion sur merkato, mi devas sendi varojn al la malgrandaj vendejoj en vilaĝoj." Nun funkcias pluraj memservejoj en la urbeto, kaj la distancoj inter ili estas tre malgrandaj, do la konkurenco estas tre intensa.

Nun, kun ekonomia disvolviĝo, aĉetado per interreto rapide disvolviĝas en ĉinaj urboj, kaj oni povas facile viziti la vendejojn sur interreto. Oni povas pagi per telefona banko aŭ elektronika banko, kaj en la sekvanta tago la vendejo jam portas aĉetaĵon al la kliento. Ĉe sia komputoro oni povas viziti grandan nombron da vendejojn. La komsumantoj povas aĉeti aĵon per interreto ne nur de vendejoj, sed ankaŭ de aliaj konsumantoj, kaj tio estas tre facila. Kelkaj el miaj amikoj funkciigas sian vendejon sur interreto, kaj multe profitas.

30 jaroj pasis post kiam Ĉinio ekpraktikis reformadon kaj pordomalfermon. Kiam miaj gepatroj estis junaj, ili certe ne povis imagi la nunajn memservejon kaj vendejojn sur interreto. La socio disvolviĝas tiel rapide, ĉu aperos vendejoj de pli nova speco?