Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


En tertremaj lokoj de Sichuan (I)

Je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo en la gubernio Wenchuan, Sichuan-provinco okazis tertremo de 7.8 gradoj. Post la tertremo la ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan instrukcion, ke oni urĝe savu vunditojn kaj garantiu sekurecon de la vivo de popolo en la plagitaj regionoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao jam atingis la plagitajn regionojn por gvidi batalon kontraŭ la katastrofo.

Wen Jiabao dispozicias savlaboron sur
aviadilo al la plagitaj regionoj.
Wen Jiabao parolas kun homoj en
falinta domo en la urbo Dujiangyan.
Wen Jiabao kun peza koro levas ŝuojn
kaj lernosakon de lernanto en ruino
de lernejo en Dujiangyan.
Wen Jiabao konsolas suferanton.