|
Per la foto, en kiu policanoj savas hanon batatan,
retejo de la germana ĵurnalo Berlina Matenĵurnalo malvere
raportis, ke ĉinaj policanoj kaptas tibetanon.
|
Iuj okcidentanoj ĉiam ŝatas alivesti sin kiel gvidanton
de homaj rajtoj. Ŝajnas al ili, ke oni devas observi ilian normon
por juĝi pri respekto aŭ atenco al homaj rajtoj. Post la perforta
evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lhasa, iuj okcidentanoj
alivestis sin kiel gardiston de homaj rajtoj kaj kondamnis Ĉinion
kiel antaŭe. Ili obstine asertis, ke la perforta evento estas “paca
manifestacio” por “defendi homajn rajtojn”.
Ĉu tiuj okcidentanoj vere zorgas pri homaj rajtoj de
Tibeto? Lastatempe konsciencaj raportistoj de Okcidento faris detalajn
raportojn pri la perforta evento, kiun vidis kanadaj turistoj. La
kanada ĵurnalo “Stelo de Toronto” raportis: 19-jara John Kenwood
propraokule vidis kiel krimuloj atakis pasantojn. Li eĉ timas, ke
iu juna motorbiciklanto estis batita ĝis morto. En la 19-a de marto
la brita ĵurnalo “Tempo” publikigis artikolon kun la temo “Turistoj
rakontas siajn surprizon kaj timon en tumulto en Tibeto”. La artikolo
diras, ke la vizitantoj revenintaj de Tibeto estis surprizitaj kaj
teruritaj de la tumulto, precipe kiam ili vidis, ke hurlantaj krimuloj
atakas pasantojn per ŝtonoj.
Mi volas demandi, kiu lando povas rigardi tian perfortaĵon
“paca manifestacio”? La perforta evento absolute ne povas fariĝi
“paca manifestacio” malgraŭ trompo de iuj okcidentanoj.
Dum longa tempo, iuj okcidentanoj aspekte zorgas pri
disvolvo kaj homaj rajtoj de Tibeto, sed efektive rigardas Tibeton
kun granda antaŭjuĝo. Ili ne konas, eĉ ne volas koni la realon de
Tibeto. La centra registaro konstruis en Tibeto lernejojn, hospitalojn
kaj fervojon, kaj helpis la tibetan popolon disvolvi ekonomion.
Ĉion ĉi ili vidis sed ne volis agnoski. Ili eĉ diris, ke Ĉinio damaĝis
la kulturon kaj homajn rajtojn de Tibeto.
La lanĉo de la Qinghai-Tibeta Fervojo estas granda afero
atentata de la tuta mondo. Fervojo ludis gravan rolon en la procezo
de moderniĝo de Okcidento. Historia libro de Usono laŭdas, ke “fervojo
skribis novan ĉapitron en la historio de Usono”. Por evoluantaj
landoj la rolo de fervojo estas pli nesubtaksebla. Tion okcidentanoj
bone scias. Ĝis hodiaŭ, parolante pri Hindio, ili ofte mencias la
fervojon konstruitan de britaj koloniistoj. Iu brita ĵurnalo skribis,
ke fervojo alportis al Hindio solidarecon. Sed fervojo en Ĉinio
tute ne estas tia. Kiam ekfunkciis la Qinghai-Tibeta Fervojo, artikolo
en “Nov-Jorka Tempo”, citante vortojn de “kritikantoj de Tibeto
kaj Okcidento”, diras, ke la fervojo “viktimigis la interesojn de
tibetanoj por profitigi hanojn”. Retejo de Brita Brodkasta Kompanio
diris per vortoj de “kritikantoj”: “La Qinghai-Tibeta Fervojo kontraŭ
4.2 miliardoj da usonaj dolaroj estas parto de detruado de Pekino
al la tibeta kulturo. Pekino instigas hanojn transloĝiĝi al Tibeto
por asimili tibetanojn.”
Samaj estas la fervojoj, sed kial en Usono ĝi estas
“industria miraklo”, en Hindio “feliĉo por popolo”, dum en Ĉinio
“detruo al la tibeta kulturo”? Similaj ekzemploj kiel fervojo estas
multaj. Oni vidas obskuron de la psiko en komentarioj de okcidentaj
vehikloj ĉu pri la Qinghai-Tibeta Fervojo, ĉu pri la perforta evento
en Tibeto. Nun la homaro jam eniris en la 21-an jarcenton, kaj la
mensostato de tiuj homoj ŝajne restas ankoraŭ en malamikeco al Ĉinio
antaŭ pli ol duonjarcento. Ili ĉiam intencas atingi sian politikan
celon per tibeta problemo. La malica tordo de iuj okcidentanoj pri
la perforta evento en Lhasa refoje malkaŝis, ke esence ili tute
ne zorgas pri homaj rajtoj de Tibeto, kaj nur celas malhonori, malfortigi
kaj subigi Ĉinion per la tibeta problemo.
|