Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Bridi aidoson kaj plenumi promeson (IV)

de WU HAO

Transdoni amon per sincereco

Pu Cunxin estas vicestro de la Popola Arta Teatro de Pekino kaj membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li ĉefrolis en multaj dramoj, filmoj kaj televidaj filmoj kaj ĝuas grandan famon en Ĉinio. En la pasintaj jaroj li fariĝis vaste konata persono en Ĉinio pro sia sindediĉo por aidosuloj.

En 2000, invitite de la Ĉina Ministerio de Sano, Pu fariĝis propagandisto pri prevento de aidoso. Ekde tiam, per sia influo kaj personeco, li alvokas la tutan socion doni grandan atenton al aidoso kaj prizorgi aidosulojn kaj spirite kaj finance helpi la aidosulojn kaj iliajn familianojn.

Komence de 2001, por helpi edukadon de infanoj de malriĉaj aidosuloj kaj tiuj de malriĉaj regionoj, Pu starigis Amo-Fonduson de Pu Cunxin por la Publika Intereso sub la Fonduso por Disvolviĝo de Junularo de Ĉinio.

Gu Lan, respondeculo de fako pri aidosuloj en la Fonduso por Disvolviĝo de Junularo de Ĉinio, diris: "Li estas respektinda. Ni povas diri, ke helpado al aidosuloj de nia fonduso estis komencita de li. Antaŭe helpado de nia fonduso al junuloj estis akcentata, kaj nun glate iras ankaŭ helpado al aidosuloj." Je la fondiĝo de la fonduso Pu oferis 400 mil juanojn (ĉ. 40 mil eŭroj) al la fonduso, kaj poste li ofte donacis al ĝi monon. Ĝis nun li jam kontribuis pli ol milionon da juanoj.

Pu tre atentas edukadon de infanoj de aidosuloj, kaj por tio la Amo-Fonduso de Pu Cunxin por la Publika Intereso disponigis plej multe da mono. La subvencion de la fonduso akiris pli ol 200 infanoj en lokoj de la provincoj Shanxi, Henan kaj Yunnan, kie aidoso estas plej serioze minacanta. Tiuj infanoj estos helpataj ĝis ili finos lernadon en mezlernejo. Se ili sukcesos eniri en universitaton, ili ne bezonas zorgi pri la lernokotizo.

La fonduso starigis "Am-insulon de Ruĝa Rubando" en du aidosulaj vilaĝoj en Henan kaj Shanxi. La lokaj aidosuloj tre ŝatas tiujn lokojn. Tie specialaj komisiitoj trejnitaj de la fonduso disvastigas sciojn pri prevento de aidoso kaj aliajn higienajn sciojn. La popularigo de scioj pri aidoso estas efika. Enketo de fakuloj montras, ke multaj kamparanoj bone scias pri aidoso.

 

Rilataj informoj:

Kroniketo pri prevento de aidoso en Ĉinio

En 1986 la Ministerio de Sano de Ĉinio starigis Laborgrupon de Prevento de Aidoso.

En 1988 publikiĝis Reguloj de Ekzameno kaj Administro pri Aidoso.

En 1990 establiĝis Fakula Komitato de Prevento kaj Superrego de Aidoso de Ĉinio. Troviĝas en ĉefaj ĉinaj urboj aidoso-virusaj analizaj laboratorioj kaj 60 observejoj, kiuj regule faras seruman analizon por pacientoj de kliniko de veneraj malsanoj, reedukejoj de virinoj, sentoksigejoj kaj ŝoforoj de kamiono.

En 1995 publikiĝis Proponoj por Fortigi Preventon kaj Superregon de Aidoso.

En 1997 estis ellaboritaj Proponoj pri Administrado de Infektitoj de Aidosoj kaj Aidosuloj, Leĝo pri Prevento kaj Kuraco de Infektaj Malsanoj, Leĝo pri sango-ofero, Propaganda kaj Eduka Principo pri Preventado de Aidoso.

Septembre de 2003 la Ministerio de Sano de Ĉinio faris al la mondo promesojn rilate aidoson, tio fariĝis turnopunkto de medikamenta kuracado de aidoso en Ĉinio.

La 1-an de decembro 2003 ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis aidosulojn en hospitalo de Pekino.

La 30-an de novembro 2004 Hu Jintao, ĝenerala sekretario de KPĈ, vizitis aidosulojn en hospitalo de Pekino kaj manpremis kun ili.

Marte de 2006 praktikiĝis Reguloj de Prevento de Aidoso.