La 12-an de majo Tong Chongde, proparolanto de la Oficejo
de la Komitato de Konstruado de Tri Gorĝoj sub la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio, diris en Pekino, ke nun la Akvobaraĵo ĉe Tri Gorĝoj estas
sekura. La sekureca monitoro ĉe la baraĵo montras, ke ĉio estas
en ordo, kaj la vorko kaj la akvorezervejo ĉe la Tri Gorĝoj ne estas
influitaj.
Tong diris, ke je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la
12-a de majo en Wenchuan, Sichuan-provinco okazis tertremo kun 7.8
gradoj. Tio kaŭzis 3-4-gradan tertremon ĉirkaŭ la baraĵo ĉe Tri
Gorĝoj, 700 kilometrojn for de Wenchuan.
|