Je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo en
la gubernio Wenchuan, Sichuan-provinco, okazis tertremo de 7.8 gradoj.
En la sekvantaj 24 horoj, ĉ. 20 mil armeanoj venis al la plagitaj
regionoj por serĉi vunditojn kaj mortintojn, kaj ĉ. 30 mil militaj
aviadiloj kaj kamionoj rapide veturis al tiuj lokoj.
Tiu ĉi rapida agado montris, ke ĉinaj gvidantoj jam
metis kontraŭkatastrofan helpon en elstaran lokon, kaj tio ankaŭ
vidigis al la mondo, ke ili havos sufiĉan preparon kontraŭ eventualaĵoj
dum la Olimpikoj.
Post la katastrofo la gvidantoj rapide alprenis taŭgajn
rimedojn. Ĉina prezidanto Hu Jintao alvokis savi postvivantojn de
la tertremo per ĉiuj fortoj, kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao tuj
iris al Sichuan por gvidi la savadon.
Oni uzis gruojn kaj eĉ manojn por serĉi postvivantojn
en la ruinoj. Ankaŭ la aerarmeo estis mobilizita: oni planis paraŝutigi
trupon en la plagitajn regionojn, kies telekomunikaj instalaĵoj
tute malfunkciis, sed poste oni nuligis tiun planon pro pluvego.
Doktoro Maurice Ramirez de la Usona Komitato de Urĝeco
kaj Katastrofa Medicino diris: "Sub la situacio de tertremo,
la rapideco estas tre grava. La unua agado de Ĉinio estas bona."
|