Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Savado iras

Je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo en la gubernio Wenchuan, Sichuan-provinco, okazis tertremo de 7.8 gradoj. 30 horojn poste dek miloj da armeanoj kaj armitaj policanoj venis al la plagitaj regionoj por savado. Mono donacita de la Ruĝa Kruco kaj la Almoza Institucio atingis la regionojn kaj ankaŭ savantoj kaj materialoj rapide venis tien.

Nun oni kaptas ĉiun minuton por savi postvivantojn. Kiel diris Wen Jiabao, ĉina ĉefministro kaj kontraŭkatastrofa ĉefkomandanto de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, se unu sekundon pli frue oni eniros en la regionojn, estos ebleco savi unu vivon pli multe.