|    La 13-an de majo respondeculo de la Organiza Komitato 
              de Pekinaj Olimpikoj diris, ke oni devas ligi torĉan stafetadon 
              kun posttertrema savado.  Post la tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco, la 
              ĉina registaro tre zorgas pri la afero, kaj la savado iras en ordo. 
              Post kiam la torĉo eniris en Ĉinion, la vasta popolamaso aktive 
              partoprenas la torĉan stafetadon.  Konsiderante la tertremon, la Organiza Komitato de 
              la Pekinaj Olimpikoj kaj la lokaj registaroj de Jiangxi kaj aliaj 
              provincoj, kie transportiĝos la torĉo, decidis, ke dum la torĉa 
              stafetado en tiuj lokoj oni simpligos la proceson laŭ principo de 
              sekureco kaj ŝparemo.  Li diris, ke antaŭ la stafetado la partoprenantoj staros 
              unu minuton en silento por memori la viktimojn de la tertremo. Ĉe 
              la komenca kaj fina punktoj kaj survoje metiĝos mondonacaj sakoj 
              kaj kontraŭtertremaj sloganoj, por instigi la ĉinojn al la batalo 
              kontraŭ la tertremo.
               |