Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ĉinaj trupoj komencis savadon en Wenchuan

Post 20-hora piedirado, je la 8-a de la 14-a de majo 800 armitaj policanoj jam eniris en la gubernion Wenchuan kaj komencis savadon.

Je la 23-a horo de la 13-a de majo la unua grupo el 200 armitaj policanoj garnizonanta en Sichuan kaj la taĉmento el 100 armitaj policanoj garnizonanta en Aba la unuaj atingis Wenchuan. Vickomisaro de la Shichuan-a Armita Polico kunportanta satelitan telefonon, kun telekomunika soldato, post ŝipveturo kaj piedirado atingis Wenchuan. Tiel reekfunkciis la loka telekomunikado.

Je la 8-a horo de la 14-a de majo la dua grupo el 470 armitaj policanoj atingis Wenchuan. Aliaj trupoj estas survoje al la loko.