Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


86 grandaj pandoj en Wolong estas sekuraj post la tertremo

Laŭ informo de la Forsta Administracio de Ĉinio, 30 horojn post interrompo de telekomunikado la oficejo de la Administracio de la Wolong-a Rezervejo raportis, ke la 86 grandaj pandoj bredataj de ili estas sekuraj kaj la pandidoj estis transportitaj al sekura loko.

Ĝis nun estas sekuraj la 144 grandaj pandoj en la bredaj bazoj de Wolong, Chengdu kaj Shaanxi.

En Ĉinio troviĝas 1590 sovaĝaj grandaj pandoj vivantaj en 62 rezervejoj en Sichuan, Shaanxi kaj Gansu. El ili pli ol 1200 en Sichuan, 270 en Shaanxi, kaj 110 en Gansu. La vivlokoj de sovaĝaj grandaj pandoj en la tri provincoj estas malsam-grade influitaj de la tertremo.

La Forsta Administracio de Ĉinio postulas, ke la bredaj bazoj de grandaj pandoj fortigu sekurecan kontrolon kaj riparadon al la instalaĵoj, por eviti damaĝon pro posttertremo, kaj la rezervejoj, dum savado de siaj laborantoj, atente observu la sovaĝajn grandajn pandojn, kaj donu ĝustatempan savadon al vunditaj pandoj.