Post la tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco, la
Ruĝa Kruco de Ĉinio alvokis al la socio mondonacon tra amaskomunikiloj.
Ĝis la 18-a horo de la 13-a de majo la Ruĝa Kruco de Ĉinio ricevis
monon kaj materialojn valorantajn 120 milionojn da juanoj, kaj jam
liveris al la plagitaj regionoj materialojn valorantajn 14.6 milionojn
da juanoj, inkluzive de tendoj, litkovriloj, tujmanĝaĵoj, medikamentoj,
desinfektaĵoj por trink-akvo kaj aliaj urĝaj necesaĵoj.
Nun laborgrupo el reprezentantoj de la Ruĝa Kruco de
Ĉinio, la Ruĝa Kruco de Hongkong kaj la Internacia Federacio de
Ruĝa Kruco kaj Ruĝkrescentaj Societoj jam partoprenis la savadon
en urbo Dujiangyan kaj gubernio Beichuan. La plej bezonataj materialoj
estas tendo, litkovrilo, tujmanĝaĵo, kontraŭpluva necesaĵo, poŝlampo,
plasta tuko, trink-akvo, medicina ekipaĵo kaj desinfektaĵo por medio
kaj trink-akvo.
|