En la batalo kontraŭ la tertremo en Wenchuan-gubernio
de Sichuan-provinco, la internacia socio donas urĝan helpon al Ĉinio.
La 14-an de majo, la brita registaro deklaris ke Britio
donos milionon da pundoj al Ĉinio por helpi ĝiajn plagitajn regionojn.
Ankaŭ sav-laborantoj de Oxfam de Britio atingis la plagitajn regionojn
kaj kunlaboris kun la ĉina registaro por serĉi trink-akvon, medicinan
materialon kaj aliajn urĝbezonatajn aĵojn.
La 14-an de majo, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de
Francio publikigis novaĵ-komunikon, kiu diras, ke Francio transportos
tendojn, litaĵojn, medicinaĵojn kaj specialajn kuirilojn en valoro
de ĉ. 250 mil eŭroj al la Ruĝa Kruco de Ĉinio per granda transporta
aviadilo.
Rusio transportis vestojn, tendojn kaj matracojn al
Ĉinio per 4 aviadiloj. La rusa ministro pri urĝaj aferoj diris,
ke Rusio sendos ankaŭ kuracistojn kaj flegistinojn al la plagitaj
regionoj.
La 14-an de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao renkontiĝis
kun usona sav-taĉmento sur la vojo al la plagita regiono. Wen Jiabao
elkore dankis la usonan popolon kaj la usonan registaron.
La 13-an de majo, la japana registaro decidis doni
urĝan monhelpon de ĉ. 5 milionoj da usonaj dolaroj al Ĉinio. Krome,
diversaj rondoj de Japanio, japanaj amikoj, ĉinoj loĝantaj en japanio
kaj japanoj de ĉina deveno monhelpis la popolon en la plagitaj regionoj.
La 14-an de majo, la korea registaro decidis doni al
Ĉinio urĝan monhelpon de miliono da usonaj dolaroj. La proparolanto
de la Korea Respubliko diris, ke Koreio liveros al Ĉinio urĝe bezonatajn
lanajn litkovrilojn kaj tendojn .
La 13-an de majo, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de
Tajlando diris, ke la tajlanda registaro donacos al Ĉinio 500 mil
usonajn dolarojn por la savado.
Proparolanto de la prezidentejo de Filipinoj diris en
la 13-a de majo, ke Filipinoj pretas liveri al Ĉinio kuracilojn
kaj aliajn materialojn.
La ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstralio diris en
la 13-a de majo, ke la aŭstralia registaro volas doni al Ĉinio teknologian
helpon pri serĉado kaj savado de homoj kaj alian humanisman helpon
al la plagitoj en Sichuan-provinco.
|