Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Konsoloj el politikaj gravuloj de aliaj landoj

Matene de la 12-a de majo usona prezidento George W. Bush esprimis funebron pro la viktimoj de la tertremo en Sichuan de Ĉinio kaj kondolencis iliajn familianojn. Li diris: "Mi esprimas konsolon al la vunditoj kaj familianoj de la viktimoj, mi aparte malĝojas pro la lernantoj kaj infanoj vunditaj kaj mortintaj en la tragedio. La usona popolo kun la ĉina popolo zorgas pri la rektaj suferintoj. Usono estas preta doni ĉian eblan helpon al la plagitaj regionoj."

Japana ĉefministro Yasuo Fukuda sendis leterojn respektive al ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao por esprimi sinceran konsolon pro la tertremo en la gubernio Wenchuan kaj esperas, ke rapide renormaliĝos la vivo de la plagita popolo kaj rekonstruiĝos ilia hejmo.

Franca prezidento Nicolas Sarkozy sendis leteron al ĉina prezidanto Hu Jintao en la 12-a, en kiu li esprimas plej profundan konsolon pro la tertremo en la centra parto de Sichuan-provinco, emfazante, ke li mem kaj la franca registaro firme subtenas la ĉinan popolon.
En la 12-a, rusa prezidento Dmitry Medvedev sendis telegramon al ĉina prezidanto Hu Jintao, en kiu li esprimas konsolon pro granda perdo de personaro kaj posedaĵoj kaŭzita de la fortega tertremo en Sichuan-provinco. Li diris, ke se necese, Rusio donos helpon al la plagitaj regionoj.

Vespere de la 12-a, Yang Jiechi, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, telefone parolis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Ban diris, ke lin surprizas la tertremo en Sichuan-provinco, kaj en la nomo de UN li esprimas profundan simpation kaj sinceran konsolon al la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj funebran saluton al la viktimoj.

Germana kanceliero Angela Merkel kaj germana vickanceliero kaj ministro de eksteraj aferoj Frank-Walter Steinmeier, ĉefministro de Slovenio Janez Jansa, konstanta asista ŝtata sekretario de Usono John D. Negroponte, vicministro de eksteraj aferoj de Turkio kaj rusa ambasadoro al Ĉinio esprimis konsolon al Ĉinio.