Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Jacques Rogge: mi staras inter la ĉinoj

Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), sendis telegramon al Ĉinio, en kiu li diris, ke "la olimpika sporto estas kune kun la suferantoj, precipe en la malfacila momento. Ni zorgas pri vi". Samtage, kiam li aŭdis, ke la nombro de mortintoj kreskas, li diris: "Mi staras inter la ĉinoj."

Liaj vortoj estas kortuŝaj, montrantaj la olimpikan spiriton, la zorgon de IOK al la ĉina popolo kaj la subtenon de la internacia socio al la batalo de Ĉinio kontraŭ la katastrofo.