La serioza katastrofo plagis 65 mil kvadratajn kilometrojn
en Sichuan-provinco. Kaj grave plagitaj estas la subprovincoj kaj
urboj Aba, Mianyang, Deyang, Chengdu, Guangyuan, Yaan, 44 gubernioj
kaj 1061 vilaĝoj kaj urbetoj, kun 20 milionoj da loĝantoj. La nombro
de rektaj suferantoj superis 10 milionojn.
Ĝis la tagmezo de la 14-a, armeanoj, armitaj policanoj,
publik-sekurecaj policanoj kaj profesiaj savtaĉmentanoj atingis
la serioze plagitajn guberniojn kaj komencis savadon.
|