Laŭ informo de la novaĵ-centro de la kontraŭsisma savado
en Sichuan, ĝis la 16-a horo de la 18-a de majo oni jam savis 36563
homojn el konstruaĵoj disfalintaj.
Trupoj de la Chengdu-a Milita Zono transportis 595
vunditojn el la urbeto Yingxiu per helikopteroj, kaj nun neniu vundito
restas en Yingxiu, centro de la tertremo.
Laŭ nekompleta statistiko, ĝis la 16-a horo de la 18-a
de majo mortis 31.9 mil homoj kaj vundiĝis ĉirkaŭ 210 mil pro la
tertremo en Sichuan.
|