Vespere de la 17-a de majo Li Chengyun, vicestro de
Sichuan-provinco, diris, ke 6 savtaĉmentoj respektive el Japanio,
Rusio, Korea Respubliko, Singapuro, Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio
jam atingis sismajn lokojn de Sichuan kaj komencis savadon.
La hongkong-a savtaĉmento konsistanta el 20 membroj,
la taiwan-a el 22 membroj kaj la rusa el 51 membroj faras la savadon
en la urbo Mianzhu; la japana el 60 membroj tion faras en Qingchuan
kaj Beichuan; la korea el 47 membroj kaj la singapura el 55 membroj
agadas en la urbo Shifang.
|