Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ne estas raporto pri grava infekt-malsana epidemio nek pri subita publik-higiena okazaĵo en plagitaj lokoj

Ĝis nul horo de la 18-a de majo la Ministerio de Sano de Ĉinio sendis pli ol 640-personajn higienajn kaj imunologiajn taĉmentojn al plagitaj lokoj. Ĝis nun ne estas raporto pri grava infekt-malsana epidemio nek pri subita publik-higiena okazaĵo en plagitaj lokoj de Sichuan kaj ne estas manko de sangolivero.

Ĝis nul horo de la 18-a de majo la Ministerio de Sano de Ĉinio sendis pli ol 5500 medicinistojn kaj rekviziciis pli ol 500 ambulancojn, kaj la kuracaj taĉmentoj troviĝas en ĉiuj plagitaj gubernioj kaj vilaĝoj.

Ĝis la 10-a horo de la 18-a de majo ĉinaj trupoj sendis 3020 medicinistojn al Sichuan kaj ili faras kuracadon en 35 plagitaj gubernioj, urboj, urbetoj kaj vilaĝoj.