Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


La sistemo de UN en Ĉinio faris deklaron pri la tertremo en sudokcidenta Ĉinio

La 15-an de majo, la sistemo de UN en Ĉinio refoje esprimis kondolencon al la familianoj kaj amikoj de la viktimoj de la serioza tertremo: Ni vidis la rapidan agadon de la ĉina registaro en savado de postvivantoj kaj la malavaran helpon de la ĉina popolo al la plagitoj. Ni kredas, ke la ĉina popolo povas venki la naturan katastrofon.

Por helpi la ĉinan registaron en la savado, la sistemo de UN en Ĉinio estas mobilizanta financan subtenon kaj materialan helpon, inkluzive de manĝaĵoj, tendoj, vatitaj litkovriloj, medikamentoj, librosakoj kaj skribiloj, pere de la Teamo de Prikatastrofa Administrado de UN. UN jam donis helpon por rekonstruado post la katastrofo kaj helpas Ĉinion taksi la riskojn en medio kaj aliaj flankoj.