Eble multaj disvolvaj manieroj de Ĉinio ne taŭgas por
aliaj landoj, sed la penso de tiuj manieroj, precipe la ideo "serĉi
la veron el la faktoj kaj progresi ŝtupo post ŝtupo" supozeble
havas universalan signifon.
 Pri
la rilatoj inter stabileco, reformado kaj disvolvado, Ĉinio metas
stabilecon sur la unuan lokon, kaj sur tiu ĉi bazo forte akcelas
reformadon kaj pordomalfermon kaj disvolvadon de ekonomio kaj socio.
Due, Ĉinio prenas nuligon de malriĉeco kiel la unuan taskon de moderniga
konstruado. Trie, laŭ la principo serĉi la veron el la faktoj, kaj
decidi ĉion post provado Ĉinio senĉese resumas spertojn kaj kreas
novan sistemon kuraĝe sed diskrete. Kvare, anstataŭ disrompi la
ekzistantajn neperfektajn sistemojn Ĉinio renovigas ilin paŝo post
paŝo kaj servigas ilin al la moderniga konstruado. Kvine, Ĉinio
starigis ĝustan ordon de reformado: la malfacila reformado estu
post la facila, la reformado estu unue en kamparo kaj poste en urboj,
unue en ĉemaraj regionoj kaj poste en landinterno kaj unue en la
ekonomio kaj poste en politiko. Sese, dum lernado de bonaj flankoj
de aliaj landoj, Ĉinio ne sekvas ilin blinde sed akcentas siajn
proprajn spertojn.
 La
disvolva maniero de Ĉinio estos pli kaj pli perfektigita, kaj alportos
espereble pli multajn atingojn.
|